Christian HELFER (naskiĝinta la 8-an de marto 1930 en Plauen, mortinta la 18-an de marto 2008 en Saarbrücken) estis germana jursociologo. Li ankaŭ konatiĝis en la mondo de la latinistoj germanlingvaj pro sia elstara vortaro kun modernaj latinaj esprimoj.

Christian Helfer
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1930 (1930-03-08)
en Plauen
Morto 18-an de marto 2008 (2008-03-18) (78-jaraĝa)
en Sarbruko
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historian of student • universitata instruisto
vdr
La germana-latina vortaro kun modernaj esprimoj de Christian Helfer, Lexicon auxiliare, en la 3-a eldono de 1991

Vivo redakti

Helfer originas el familio universitatkorporaciema el Saksio. La patro, la landtribunaleestro Alfred Helfer, ambaŭ avoj, onklo kaj la du pli junaj fratoj Hans-Martin kaj Roland estis anoj de la studenta korporacio lepsika Corps Thuringia Leipzig; la pli maljuna frato Joachim Helfer tamen malanis. Christian Helfer frekventis la Deutschritter-lernejon en sia naskiĝurbo trapasonte la abiturientan ekzamenon en 1949 en Bad Harzburg. Ke li ekstudis ĉe la Universitato de Erlangen estis kaŭzita ankaŭ pro ke la korporacio Corps Misnia IV kiel tradicitransprenanto de la malaktivula konvento lepsika estis translokiĝinta el sovetie okupita Lepsiko al Erlangen. Post studlokŝanĝo al Bonn li iĝis ano de la korporacio Corps Rhenania Bonn.

Wilhelmshaven kaj Göttingen redakti

Post la unua jurista ŝtata ekzameno Helfer trapasis la devigan staĝon en Wolfenbüttel, Braunschweig kaj Bonn. Li dokoriĝis en 1959 per disertacio pri krimhistorio.[1] La grandan ŝtatan juristan ekzamenon li trapasis en 1958 ĉe la Supera kortumo de Düsseldorf. Fascinite per la skribaĵoj de Max Weber, Helfer pli dediĉis sin al demandoj sociologiaj. Kiel scienca helpisto li laboris ekde 1960 ĉe la Altlernejo pri laboro, politiko kaj ekomonio en Rüstersiel kaj ekde 1962 ĉe la Universitato de Göttingen. Post kiam li ricevis en 1966 en Göttingen la universitatan istrulicencon pri sociologio li docentis ĝis somera semestro 1968 kiel privatdocento.

Saarbrücken redakti

Li vokitis fare de la Universitato de Sarlando en la 2.4.1969 al Saarbrücken al la katedro pri komparanta kulturscienco de Eŭropo. En Saarbrücken li ankaŭ engaĝiĝis pri la revivigo de la korporacio Corps Thuringia Leipzig kio sukcesis en la 18.1.1971, akurate 100 jarojn post la proklamo de la Germana Imperiestra Regno. Estante universitata profesoro Helfer reaktivuliĝis partoprenonte la normalan studentan vivon. Siajn tiamajn spertojn kaj multon da ĝeneralaj sciendaĵoj korporaciaj/studentarhistoriaj li surpaperigis en la korporacia leksikono Kösener Brauch und Sitte. Inter 1972 li estis vicestro de la malaktivuloj korporaciaj de VAC, post la foriro de Philipp W. Fabry el Saarbrücken Helfer posteulis lin por unu jaro. Lia emeritiĝo estis en 1995. Mallonge post la 78-a naskiĝtago li mortis pro malica malsano. Li nuptis en 1960 Leonie von Massow, kun kiu li havis du filinojn kaj unu filon.

Lukto por la germana reunuiĝo redakti

Forgesitis la longa kaj malpublika engaĝiĝo de Helfer antaŭ la Turniĝo por la realigo de la Germana reunuiĝo kialigite certe ankaŭ pro la politika internigo de la frato Klaus en la fifama GDR-malliberejo en Bautzen inter 1948 kaj 1956. En la 1970-aj jaroj li komencis fari regulajn ekskursojn kun gestudentoj al Lepsiko, okaze de la tieaj foiroj internaciaj. Li ankaŭ kontaktis ekleziulojn kaj aliajn kritikajn GDR-anojn. Apud tio li ankaŭ konatigis junajn sarlandajn studentojn kun en GDR restintaj oldaj korporacianoj. Aktivigis la rondoj de Helfer ankaŭ leterinterŝanĝojn de okcidentgermanoj kun orientgermanoj. Ankaŭ post la neniigo de GDR lia elano porkorporacia neniam ĉesis.

Honoroj redakti

  • Becarria-medalo en arĝento de Germana krimologia societo[2]
  • Honora membriĝo ĉe Thuringia Leipzig
  • Arĝenta pelveto de la Ligo de maljunaj korporacianoj

Verkoj redakti

Helfer publikigis pli ol 100 skribaĵoj. Multajn jarojn li kuneldonis la modernan latinan periodaĵon Vox Latina kaj verkis la altvaloregan vortaron germanan-latinan Lexicon auxiliare kun multaj proponoj por mastri elegantajn esprimojn latinajn por modernaj aferoj.[3] La verko Crater dictorum kolektigas latinajn proverbojn, enskribitaĵojn, devizojn el la lastaj kvin jarcentojn.[4]

  • Zur Topographie mittelalterlicher Strafstätten im Raume Bonn. Disertacio, Bonn 1956.
  • Lexicon auxiliare, 3-eldono. Saarbrücken 1991. ISBN 3-923587-08-2
  • Crater dictorum, 2-a eldono. Saarbrücken 1995.
  • Kösener Brauch und Sitte, 2-a eldono 1991. ISBN 3980147525.

Nekrologoj redakti

  • Albert/Bauer/Riemer: In memoriam professoris doctoris Christiani Helfer. Vox latina, Commentarii periodici quater in anno editi, tomus 44 (2008), fasc. 172, p. 305.
  • Raimund Hübinger: Prof. Dr. iur. Christian Helfer Thuringiae Leipzig EM, Lusatiae, Rhenaniae Bonn. Corps Magazin (Deutsche Corpszeitung) 3/2008, p. 45–46.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Disertacititolo: Zur Topographie mittelalterlicher Strafstätten im Raume Bonn (pri la topografio de mezepokaj punejoj en la regiono de Bonn
  2. Portantoj de la Becarria-medalo
  3. Bibliografiaj datenoj de Lexicon auxiliare
  4. Bibliografiaj datenoj de Crater dictorum