Esperanto-Grupo Bremen

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperanto-Grupo Bremen (germana nomo Esperanto-Gruppe Bremen) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Bremeno, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj. Kunordiganto de la grupo ekde la 1980-aj jaroj estas la instruisto Hellmut Grebe. Aparte proksime la grupo kunlaboras kun la proksima regiona Esperanto-grupo Subvisurgo de la najbaraj distrikto Wesermarsch kaj distrikto Cuxhaven de Malsupra Saksio.

Eksteraj ligiloj redakti