Heinrich VOGELER (12a de decembro, 1872 – 14a de junio, 1942) estis germana pentristo, desegnisto kaj arkitekto, asocia kun la Duseldorfa Pentroskolo.

Heinrich Vogeler
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1872 (1872-12-12)
en Bremeno
Morto 14-an de junio 1942 (1942-06-14) (69-jaraĝa)
en Bukhar-Zhyrau District
Lingvoj germana
Ŝtataneco SovetunioGermana Regno
Alma mater Kunstakademie Düsseldorf
Familio
Frat(in)o Franz Vogeler
Edz(in)o Zofia Marchlewska • Martha Vogeler
Infanoj Jan Vogeler • Mascha Vogeler-Schnaars • Mieke Vogeler-Regler • Bettina Müller-Vogeler
Parencoj Julian Marchlewski
Okupo
Okupo pentristo • arkitektoverkistoilustristo • gravuristo • grafikartisto • dezajnisto • instruisto
vdr

Ekkariero redakti

 
Barkenhoff en Worpswede, 2007.
 
Barkenhoff 1904.

Li naskiĝis en Bremeno, kaj studis en la "Kunstakademie Düsseldorf" en 1890–95. Liaj artistaj studoj dum tiu periodo inkludis vizitojn al Belgio kaj Italio.

Vogeler estis centra membro de la origina artista kolonio en Worpswede, al kiu li aliĝis en 1894. En 1895 Vogeler aĉetis kampardomon tie kaj plantis multajn betulojn ĉirkaŭ ĝi, kio donis al la domo sian novan nomon: Barkenhoff (malaltgermane por Birkenhof, aŭ "betula kampardomo"). En 1901, li edziĝis al Martha Schröder.

Li faris ilustraĵojn por libroj en stilo de art nouveau, kaj ankaŭ ornamajn pentraĵojn por la urbodomo de Bremeno tuj antaŭ veturi al Srilanko en 1906. Dum veturo al Łódź, li studis verkojn de Maksim Gorkij, kio rezultis en disvolvigo de forta simpatio por la laborista klaso. Tiu sento atingis pinton kiam li vidis la vivon en malriĉaj areoj de Glasgovo kaj Manĉestero dum veturado tien.[1] En 1908 li kaj lia frato Franz fondis la 'Worpsweder Werkstätte', kiu produktis hejmilojn. Liaj pentraĵoj pli kaj pli montris sian simpation por la laborista klaso.

Dum la Unua Mondmilito redakti

 
Heinrich Vogeler, Sommerabend

Li volontulis por militservo en la Unua Mondmilito en 1914, kaj li estis sendita al la orienta fronto en 1915. Vogeler tiel ekkonis la ideologion de bolŝevikoj dum tiu epoko en la fronto same kiel pro siaj veturadoj al Pollando, Rumanio, Dobroĝo kaj Rusio.[1] Post li faris skriban alvokon por paco al la Germana Imperiestro, li estis por mallonge sendita al mensmalsanulejo en Bremeno antaŭ esti liberigita el militservo. Poste li revenis al sia Barkenhoff, kie li plue artistumis.

Politika aktivismo redakti

 
Hamburger Werftarbeiter, 1928.
 
La Tria Regno, 1934.

Post la milito li iĝis pacifisto kaj aliĝis al la Komunista Partio de Germanio (KPD). Dum la Germana Revolucio de 1918–19, li aliĝis al la laborista kaj soldata konsilantaro de la Bremena Soveta Respubliko, kune kun sia amiko Curt Stoermer. Post la fino de la Revolucio, li estis arestita dum iome da tempo. Estis tiam kiam li kaj lia edzino Martha divorcis. Ekde tiam, li tendencis labori ideologie, kaj la romantismo de lia pli frua verkaro malfermis vojon al proletara enhavo. En 1931 Vogeler kaj lia dua edzino Zofia "Sonja" Marchlewska, filino de Julian Marchlewski, elmigris al Rusio. Post la Germana invado de Sovetunio li kun aliaj germanaj civitanoj estis ekziligitaj en 1941 al Kazaĥio fare de la sovetaj aŭtoritatoj, kaj tie li mortis en 1942.

La komunista estro de la KPD nome Wilhelm Pieck ŝajne klopodis eviti lian forporton, sed Vogeler mem malakceptis ricevi privilegian traktadon. Ĉar liaj edzino Zofia kaj filo Jan estis polaj civitanoj ili estis rekrutitaj anstataŭ forportitaj kun li. Jan tuj iĝis fonda membro de la Nacia Komitato por Libera Germanio kaj post longa post-milita akademia kariero en Moskvo mortis en la Worpswede de sia patro en 2005. Zofia elmigris al Pollando kaj mortis en Varsovio en 1983.

Dume la Barkenhoff iĝis unue hejmo por infanoj de la germana filio "Rote Hilfe" de la Internacia Ruĝa Helpo. Ĝi estis ĵus restaŭrita kaj re-malfermita kiel Muzeo Heinrich Vogeler en 2004.

La lastaj verkoj de Heinrich Vogeler ŝajne havas iome da egiptaj influoj, partikulare en bildoj kiel Der Aufbau der zentralasiatischen Sowjetrepubliken (1927). Tiu influo restis en Worpswede inter partikularaj skulptaĵoj, kaj merkataj artaĵoj.

Galerio redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Heinrich Vogeler. Art Directory. Alirita 11a de marto 2013.

Eksteraj ligiloj redakti