Nacia Komitato por Libera Germanio

La Nacia Komitato por Libera Germanio (germane Nationalkomitee Freies Deutschland, aŭ mallonge NKFD) estis germana kontraŭ-naziisma organizo kiu funkciis en Sovetunio dum la Dua Mondmilito.[2][3]

Nacia Komitato por Libera Germanio
emblemo
organizaĵo
Komenco 1943 vd
Fino 1945 vd
Lando(j) Nazia Germanio vd
Ideologio

kontraŭfaŝismo

vdr
Membroj de la NKFD en 1943, el maldekstro: Kolonelo van Hooven, Leŭtenanto Heinrich Graf von Einsiedel, Maĵoro Karl Hetz, Generalo Walther von Seydlitz-Kurzbach, Private Zippel, Erich Weinert, Kolonelo Steidle, Generalo Lattmann.[1]

Historio redakti

La elstarigo de la Nazia Partio al povo en Germanio en 1933 kondukis al la eksterleĝigo de la Komunista Partio de Germanio (KPD) kaj al persekutado de ties membroj, multaj el kiuj fuĝis al la Sovetunio.

Pro la Germana invado de Sovetunio per la Operaco Barbaroso, Germanaj militprizonuloj ekfalis en sovetaj manoj. Kelkaj klopodoj por establi kontraŭ-naziisman organizon el tiuj militprizonuloj malsukcesis ĉar plej el ili kredis en la fina venko de la germana Wehrmacht. Je la germana malvenko en la Batalo de Stalingrado, la nombroj de germanaj militprizonuloj plialtiĝis kaj ilia kredo en venko de Germanio malaltiĝis, kaj tiel ili estis pli malfermaj al la ideo membri en kontraŭ-naziisma organizo.

Komence de kunio 1943, Alfred Kunella kaj Rudolf Herrnstadt ekverkis manifeston por Komitato.[4] Tiu teksto laŭdis historiajn figurojn el la Reĝlando Prusio kiu estis aliancita kun la Imperia Rusio kontraŭ Napoleono en la Germana Kampanjo de 1813; figuroj kiel Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein, Carl von Clausewitz kaj Ludwig Yorck von Wartenburg estis priskribitaj kiel modelaj germanoj. La Nacia Komitato por Libera Germanio (NKFD) estis fondita en Krasnogorsk, apud Moskvo[5] la 12an de julio 1943; ties prezidento estis la ekzilita germana komunista verkisto Erich Weinert, kun deputitoj Heinrich Grafo von Einsiedel kaj Maĵoro Karl Hetz. Ties estraro konsistis el 38 membroj, inter kiuj 28 militprizonuloj de la Wehrmacht kaj 10 ekzilitaj komunistoj.

Du monatojn post la fondo de NKFD, la Ligo de Germanaj Oficiroj (Bund Deutscher Offiziere, aŭ BDO) estis fondita; ĝia estro estis Generalo Walther von Seydlitz-Kurzbach. La ĉefa tasko de la BDO estis livero propagandon cele al la Germanaj armitaj fortoj. Nombraj oficiroj estantaj militprizonuloj de Sovetunio finfine aliĝis al la BDO, el kiuj plej elstara estis feldmarŝalo Friedrich Paulus, komandanto de la Sesa Armeo kaptita en la Batalo de Stalingrado. La BDO poste eniris en la NKFD.[6]

Ideologio redakti

 
La flago de iama Germana Imperio estis uzata de la komitato.

Kvankam la NKFD funkciis en Sovetunio kaj konsistis parte el komunistoj, ĝi uzis konservativajn simbolojn kaj ideologion. Por ekzemplo, la malnovaj flagkoloroj de la Imperia Germanio (nigra, blanka kaj ruĝa) estis uzitaj anstataŭ la Vajmara Germanio (nigra, ruĝa kaj orkolora), ĉar oni esperis, ke ili estu pli popularaj inter oficiroj kaj soldatoj de la konservativa Wehrmacht. La difinita celo de la NKFD estis reveno al la limoj de 1937, la malfermo de negocado por paco, kaj la elpostenigo kaj puno de la Nazia estraro. Ĝi alvokis ankaŭ por la konservado de la povo de la Wehrmacht. La NKFD kredis, ke la germanaj civiluloj kaj soldatoj devis meti la interesojn de la Germana nacio super tiuj de la Naziaj estroj.

Dum la milito pluiĝis kaj evidentiĝis, ke ne okazos kontraŭ-Naziisma puĉo, la ideologia linio de la NKFD iĝis pli maldekstrema, kaj finfine identa al tiu de la konumisma partio KPD.

Freies Deutschland estis la ĉiusemajna gazeto de la NKFD, publikigita el 1943 ĝis 1945.

Elstaraj membroj redakti

Bibliotekoj redakti

  • Lev Kopelev, Esti konservataj porĉiame ("Хранить вечно"), 1976

Referencoj redakti

  1. Nomoj laŭ Leonid Reschin: General von Seydlitz in sowj. Haft 1943–1955, p. 57, ISBN 3-8289-0389-4
  2. Political Affairs de Earl Browder, Trade Union Unity League (U.S.), Herbert Aptheker, Communist Party of the United States of America, Gus Hall Published 1927 New Century Publishers Communism Original el cifereca eldono de University of California Feb 7, 2007
  3. The Russians in Germany: A History of the Soviet Zone of Occupation, de Norman M. Naimark Publikigita en 1995 de Harvard University Press: Communism and culture/ Germany (East) 586 pp. ISBN 0674784057
  4. Deutsches Historisches Museum: Fehler2 | The manifesto in German. dhm.de. Alirita 2015-01-06.
  5. (1990) Verschwiegene Zeiten: vom geheimen Apparat der KPD ins Gefängnis der Staatssicherheit. Linksdruck. ISBN 9783861530022.
  6. Müller-Enbergs, H. (1991). Der Fall Rudolf Herrnstadt: Tauwetterpolitik vor dem 17. Juni. LinksDruck Verlag. p. 39. ISBN 9783861530039. Alirita la 9an de majo 2020.

Vidu ankaŭ redakti