Secesio (stilo)

arta movado ĉirkaŭ 1900
(Alidirektita el Art nouveau)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Secesio

Secesi-stilo estas unu el pluraj nomoj (ekz. Art nouveau -Nova arto- en la franca) por eŭropa art-historia epoko ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 19-a al la 20-a jarcento. Tiu nomo devenas el la vorto secesio, kiu signifas apartiĝon disde socia korpo. Ĝin karakterizas pluraj parencaj stiloj, diversnomaj, sed ofte malfacile distingeblaj. Eble la plej trafa kaj klara nomo estas Stilo de 1900; ĝi estas foje uzata laŭ la jaro de la pariza mondekspozicio (en la franca lingvo style 1900). Sed la stilo ja daŭris ekde la fruaj 1880-aj jaroj ĝis la Unua Mondmilito, kion ununura jaro ne respegulas.

Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon

Historio redakti

La stilo viglis en Eŭropo inter 1895 – en Barcelono eĉ ekde 1883 – kaj 1914, precipe en grafikaj kaj konstruaj artoj, sed ankaŭ en muziko kaj beletro.

Ĝi estas iom miskonata stilo, parte pro malsamaj nomoj laŭ la landoj (modernismo en Katalunio kaj tuta Hispanio, liberty en Italio, Jugendstil en Germanio, Art Nouveau aŭ "Modern Style" (jes, anglavorte) en Francio, Secesio en Aŭstrio kaj aliaj, ktp.), parte pro malklara dislimo al samepokaj skoloj (angla antaŭrafaelismo, francaj nabiaj pentristoj, simbolismaj beletristoj, ktp.).

La esprimo "secesio" venas de la arta skolo Viena Secesio (germane Wiener Sezession), kiu en 1897 disiĝis de la Viena Artista Domo (germane: Wiener Künstlerhaus). Ankaŭ la ekspoziciejo de tiu grupo estas nomata La Secesio.

La germana esprimo Jugendstil deriviĝas de la ilustrita revuo Die Jugend (la junularo), fondita en 1896. La franca esprimo Art Nouveau, uzata en pluraj lingvoj, devenas de la nomo de tiama pariza vendejo de Siegfried (Samuel) Bing, malfermita en 1895. La kataluna kaj hispana Modernismo estas malsamsignifa kun la sama vorto en multaj aliaj lingvoj.

Berlina secesio (germane: Berliner Secession) estis asocio porartista fondita en 1898 en Berlino, por reagi al la konservema grupo unuiĝinta ĉe Asocio porartista de Berlino (VBK).

Ecaro redakti

La stilo serĉas inspiron en detale observata naturo, prefere ol en arta tradicio. Ĝi estas parte artisma reago al la tiama raciismo kaj al la maleleganto de la unuaj produktoj de moderna industrio.

Tial secesio favoras kurbajn, elipsajn, vorticajn formojn kun simbola valoro, freŝajn, diafanajn, mildajn kolorojn. Ĝi aplikiĝas same al mebloj, etaj objektoj, kaj al vastaj konstruaĵoj.

Ĉi stilon flegis pluraj talentaj artistoj, kiuj funde regis siajn respektivajn metiojn, eĉ plurajn kiel arĥitekturo kaj meblaro kun kongruaj vestaĵoj, kaj inventis novajn teĥnikojn.

Artistoj redakti

Afiŝistoj redakti

Konstruistoj redakti

Pentristoj redakti

Vitristoj redakti


Kritiko redakti

Ĝuste tiu kurboplena stilo ja iom estas en Viena Secesio, ekz. en la pentrarto de Klimt, sed en arĥitekturo tre malofte (ekz. Majolikahaus). Ĝenerale la Viena Secesio kun siaj severaj angulaj linioj, estas pli proksima al posta Bauhaus kaj Art Déco. Pro tio eble pli bonus la vorto Novarto en Esperanto, ĉar ĝi estas uzata en multaj lingvoj (Art Nouveau, bulgare: Ар нуво, japane: アール・ヌーヴォー) kaj vaste komprenata en pliaj lingvoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti