Eszter Sümegi
Eszter Sümegi [ester ŝumegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sümegi Eszter estas hungara operkantisto, oratorikantisto (soprano).
Eszter Sümegi | |
---|---|
Eszter Sümegi | |
Persona informo | |
Naskonomo | Sümegi Eszter |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1965 (59-jaraĝa) en Mohács |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
TTT | |
Retejo | http://sumegi.convention.hu |
Eszter Sümegi [1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1965 en Mohács.
Biografio redakti
Eszter Sümegi akiris operkantistan diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1993, poste ŝi lernis en majstrokursoj de Vera Rózsa kaj Szilvia Geszty. Dum la studentaj jaroj ŝi atingis la unuan lokon en kantokonkurso en Filadelfio (Pensilvanio). Ekde 1993 ŝi estas membro de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed ŝi estas gastokantisto ankaŭ en Viena Ŝtata Operejo, Toronto, Frankfurto ĉe Majno. Ŝi partoprenas en festivaloj de Bregenz kaj Salcburgo, krome ŝi kantadas ankaŭ en koncertoj. Ŝi ricevis diversajn premiojn inter 1994–2016.
El ŝia repertuaro redakti
- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo — Judit
- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore – Leonora
- La Traviata – Violetta
- Don Carlo – Elizabeta
- Otello (opero) – Desdemona
- Aida - titolrolo
- Un balo in Maschera - Amelia
- La Forto de la Destino - Leonora
- Georges Bizet: Carmen — Mikaela
- Richard Wagner:
- Tannhäuser — Elizabeta
- Lohengrin — Elza
- Die Walküre — Sieglinde, Gerhilde
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — titolrolo
- La Bohème - Mimi (debuta rolo); Musetta
- Manon Lescaut - titolrolo
- Tosca - titolrolo
- Turandot - Liu
- Wolfgang Amadeus Mozart: La geedziĝo de Figaro – Contessa
- Umberto Giordano: André Chénier - Maddalena