Incidento 228

ribelo kontraŭ Kuomintanga regado en Tajvano en 1947

La incidento 228 (二二八事件) estis ribelo en la tajvana insulo en 1947 kontraŭ la KMT-membro militista guberniestro Chen Yi. Oni memoras hodiaŭ pri la eventoj la ĉiujare 28-an de februaro, kiu estas ŝtata rekonita festotago.

Tajvano estis dum okupado fare de Japanio ĝis 1945, kiam la teritorio estis transdonita al la Respublika Ĉinio. La daŭra alfluo de la kontinentaj ĉinoj kaŭzis konfliktojn kun la lokaj loĝantoj tajvananoj. La ribelon enkondukis diskuto de cigareda vendistino kaj kontraŭ-kontrabanda oficisto la 27-an de februaro 1947. La vendistino estis vidvino, kiu vendis kun siaj du infanoj. Laŭ la oficisto, la cigareto estis ne impostita, tiel li forprenis stokon de la virino kaj eĉ ŝian monon. Ŝi vane protestis, oficisto krude batadis ŝin. La oficiston ĉirkaŭis tumulto, okazis pafoj. Sekvatage plilarĝigis la tumulto. La ribelon subpremis ĉinaj militistoj, mortis 10.000 ĝis 30.000 civiloj.

Parolo pri la incidento estis tabuo ĝis komenco de la 1990-aj jaroj.