Alessandro Mazzolini

Alessandro MAZZOLINI (macolini), naskiĝis la 28-an de februaro 1857 en Pievetorina (Macerata), mortis la 16-an de januaro 1934 en Fano (Italio), estis itala profesoro (instruisto) de desegno, belskribado, lerneja manlaboro kaj Esperanto-terminaristo. Mazzolini estis membro de la Lingva Komitato.

Alessandro Mazzolini
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1857 (1857-02-28)
en Pieve Torina
Morto 16-an de januaro 1934 (1934-01-16) (76-jaraĝa)
en Fano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Mazzolini pretigis verkon pri „RADO“ (Rapida Skribo), speco de stenografio, malpli rapida, sed multe pli facile lernebla. Li unue aliĝis al Volapuko, poste transiris al Esperanto. Dum sia multjara laborado por Esperanto, vere modela kaj nelacigebla, li kunlaboris en la redaktado de 8 Esperanto-gazetoj, verkis 3 gramatikojn kaj 4 vortarojn, kaj gvidis pli ol 20 kursojn en Terni, Citta di Castello kaj en Perugia. Interalie li kunlaboris en ,Esperanto' de UEA, en Literatura Mondo kaj en ,Ondo de Daŭgava'. Unu el liaj vortaroj estis la ,Geometria Terminaro' kun multaj figuroj. Petita de Théophile Cart li zorgis kun aliaj Esperantistoj pri la itala parto de la ,Oficiala Klasika Libro de Esperanto'.

Bibliografio redakti