Klubo Independiente Santa Fe

La Klubo Independiente Santa Fe (Sendependa Sankta Fido), konita popole kiel Santa Fe, estas futbala klubo de Bogoto, ĉefurbo de Kolombio. Estas unu el la solaj tri teamoj kiuj ludis ĉiujn sezonojn en la kolombia Unua Kategorio.

Independiente Santa Fe
futbala klubo
Kluba nomo  Club Independiente Santa Fe
Kromnomo La Cardinaloj, la Ruĝa Ekspreso
Fondita  1941
Stadiono  El Campín, Bogoto
Kapacito  40.000
Prezidanto  Kolombio César Pastrana
Trejnisto  URU Gerardo Pelusso
Ligo  Kolombia Unua A
2015  Ĉampiono de Sudamerika Pokalo
Oficiala retejo  www.santafecd.net
Hejme
Ekstere
vdr

La teamo de la Kardinaloj, aŭ la Ruĝa Ekspreso, kiel estas konita popole, estas la unua ĉampiono de la profesia kolombia futbalo en 1948, krom estas la unua kolombia ĉampiono de la Sudamerika Pokalo en 2015.

Santa Fe gajnis 8 fojojn la fotballigo, la plej freŝa atingita en 2014 II, du Pokaloj Kolombio, en 1989 kaj 2009, du Supra-ligoj de Kolombio en 2013 kaj 2015, unu granda internacia titolo (la Sudamerika Pokalo), atingita en la 2015, krom titolo de la Pokalo Simón Bolívar, kiu estis organizita de la Venezuela Federacio en 1970. Entute, sumas 14 titoloj (naciaj kaj internaciaj). En la jaro 2014 estis rekonita inter la 10 pli bonaj teamoj de la mondo laŭ la Internacia Federacio de Historio kaj Statistiko de Futbalo okupinte la pozicion 8, kaj estis la unua en Kolombio kaj la dua pli bona teamo de Sud-Ameriko.[1]

Uniformo redakti

Unue Santa Fe uzis bluan uniformon sed malkoloriĝis, tiel uzis verda uniformon kaj tamen malkoloriĝis.

Poste, unu el la gvidantoj de Santa Fe, kiu estis zeloto de la angla Arsenalo FK donas al la teamo la koloron kiu de meze de 1941 iĝis insigno de Santa Fe, la ruĝa ĉemizo kun blankaj manikoj kaj blanka pantaloneto.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-11. Alirita 2015-12-18.

Eksteraj ligiloj redakti