Hilla
Hilla, laŭ araba lingvo الحلة estas metropolo, ĉefurbo de Gubernio Babil en meza Irako. Nomvariantoj de la urbego estas el-Hilla, al-Ḥilla, al-Ḥillah. La loknomo signifas proksimume: bivako, tendumejo, kampadejo, haltejo.
Hilla | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 541 034 (2015) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 29′ N, 44° 26′ O (mapo)32.48333333333344.433333333333Koordinatoj: 32° 29′ N, 44° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 34 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hillah [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: km²
- Supermara alteco: 34 m
- Loĝantaro: 573,000 (takso en 2012)
- Horzono: UTC+3
- Telefonkodo:
- Poŝtkodoj:
- 32° 29′ 00″ N 44° 26′ 00″ O / 32.48333 °N, 44.43333 °O (mapo)
Geografio
redaktiHilla situas sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de branĉo de Eŭfrato (Satt el-Hilla). Divanija troviĝas 72, Bagdado 96, Faluĝa 115, Ramadi 149, Nasirija 234, Amara (urbo) 268, Kirkuk 332, Sulajmanija 355, Basra 390, Mosulo 445 kilometrojn.
Historio
redaktiEn la fruaj tempoj tiu ĉi loko apartenis al Mezopotamio, proksime situis Babilono aŭ Babelo. Supozeble Babelo estis fondita en la tria jarmilo antaŭ Kristo. Ekde la 18-a jarcento a.K. ĝi estis centro de la imperio de Hamurabi. Babelo baldaŭ apartenis al Kiro la Persa Imperio. Dum la sekvaj jarcentoj estis oftaj bataladoj inter imperioj aŭ dinastioj por akiri la regionon. En la 10-a jarcento nova urbo Al Jami'ayn (="Du moskeoj") estis fondita laŭ la orienta bordo de Eŭfrato, tiu loko estas la nuntempa Hillah. La urbo longe estis grava centro de islama eduko. Tombo de la juda profeto Ezekielo estas supozita proksime al tiu loko. Dum la 18-a jarcento la urbo iĝis administra centro de la Otomana Regno. En la 19-a jarcento fluo de la riverobranĉo malpliiĝis, tio kondukis al plimalbonigado de kondiĉoj por agrikulturo. Tamen ekde la fruaj 1910-aj jaroj digo konstruiĝis kaj la jam uzata kanalo portis akvon el la Eŭfrato.
Dum la 1-a mondmilito la britoj okupis la urbon, sed en 1920 ribelo okazis kontraŭ la britoj, kiam 300 britaj soldatoj estis murditaj. Post sendependiĝi de Irako Hilla estis ĉefurbo de gubernio. En 2003 en la urbo okazis gravaj bataladoj. Tiam la urbego estis parto de la pola armea zono.
Ekonomio
redaktiEkde la 1960-aj jaroj aperis la industrio, tamen restis la plej grava la agrikulturado.
Trafiko
redaktiHilla havas gravan havenon, ankaŭ fervojojn al Bagdado kaj Basra.
Fontoj
redakti- WikiTrans
- angle kun mapo angle
- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
-
Sanktejo en Hilla
-
Vojo en Hilla