Lē'ahi

monto en Havajo
(Alidirektita el Diamond Head)

Lē'ahi (havaje) aŭ Diamond Head [DAJmend hed] (angle) estas estingiĝinta vulkana monteto sur la insulo Oahu en Havajo, proksime al la mondfama turismo-distrikto de Honolulu, Waikiki, kaj videbla el la multaj hoteloj tie. La imaĝo de Diamond Head estas unu el la plej bone konataj imaĝoj de Havajo, kaj ĝi estas videbla sur poŝtkartoj, k.t.p.

Lē'ahi
monto • vulkana formaĵo • vidindaĵo
Alteco

232 m

Situo Oahu en Havajo, Usono
Montaro d:Q632794
Geografia situo 21° 16′ N, 157° 49′ U (mapo)21.259722222222-157.81175Koordinatoj: 21° 16′ N, 157° 49′ U (mapo) f4
Lē'ahi (Havajo)
Lē'ahi (Havajo)
DEC
Situo de Lē'ahi
Map
Lē'ahi
Mineraloj tofŝtono
vdr

Nomata "Lē'ahi" de la indiĝenaj havajanoj, la monto ricevis sian anglan nomon ("diamanta kapo") kiam britaj maristoj pasis en la 19-a jarcento. Ili trovis kristalojn de kalcito sur la monto kaj miskredis ke ili estus diamantoj.

Vulkanaj eruptoj kreis Diamond Head antaŭ ĉirkaŭ 200 000 jaroj.

Vidu ankaŭ

redakti