Havaja lingvo

polinezia lingvo parolata en Havajo
(Alidirektita el Havaje)

La havaja lingvo, propranome ʻŌlelo Hawaiʻi, estas aŭstronezia lingvo parolata sur la Pacifika insularo Havajo. Ĝi estas la lingvo de la praaj havajaj indiĝenoj. Ĝi estas unu el la du oficialaj lingvoj de la usona ŝtato de Havajo, kaj la alia estas la angla lingvo. La havaja estas grava parto de la havajaj kulturo, muziko, kaj tiel plu, sed nur la loĝantoj de la privata insulo Niʻihau uzas la havajan lingvon ĉiutage.

Havaja lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Markiza lingvaro
Parolata en Havajo
Parolantoj 27 200
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia lingvaro
Malajopolinezia lingvaro
Oceania lingvaro
Fiĝi-polinezia lingvaro
Polinezia lingvaro
Havaja lingvo
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 haw
  ISO 639-3 haw
  SIL HAW
  Glottolog hawa1245
Angla nomo Hawaiian
Franca nomo hawaïen
vdr

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = haw

La vorto "Wiki" aŭ "Viki" en Esperanto estas havaja vorto, kiu signifas "rapida". Uzante ĝin dufoje, vi havos la vorton "wiki-wiki", kiu signifas "tre rapide".

En la moderna tempo, la lingvo miksiĝis kun la angla kaj aliaj lingvoj kaj estiĝis kreolo, la havaja kreolo. Oni ne konfuzu ĝin kun la havaja.

Spiritaj Vortoj redakti

La havaja estas spirita lingvo kaj estas plene de spiritaj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj[1]:

vorto signifo
akua dio, diino, spirito, simile kiel japane kami
hiwa dezirinda nigreco, kiel la nigrajn porkojn oni oferas al dioj
kahuna pastro, sorĉisto, magiisto, religia ministro
laʻa sankta
Nāmū legenda spirita popoleto, la silentuloj
Nāwā legenda spirita popoleto, la bruuloj
ʻuhane animo, spirito

Fonologio redakti

Ĉi tie oni prezentas la fonemojn en tranĉostrekoj / / per la IFA, la Internacia Fonetika Alfabeto. La grafemojn oni prezentas en < >.

Konsonantoj redakti

<p k ʻ h l m n w>

/p k ʔ h l m n w/

La ʻokina <ʻ> estas speciala litero, kiu en Unikodo estas la deksesuma numero 02BB. Ĝi havas la sonon de la glota halto /ʔ/, ekzemple per la germana <Haupteingang> /ˈhaʊptʔaɪŋgaŋ/.

La sono[2] de <w>:

  • post <i> aŭ <e> kutime sonas kiel /v/;
  • post <u> aŭ <o> kutime sonas kiel /w/;
  • vortkomence aŭ post <a> sonas kiel /v/ aŭ /w/.

Vokaloj redakti

<a ā e ē i ī o ō u ū>

/a aː e eː i iː o oː u uː/

Ekzistas mallonga kaj longa versioj de ĉiu vokalo. La realiĝo de /a/ estas varie [æ⁓a⁓ɐ⁓ə]. La realiĝo de /e/ estas varie [ɛ⁓e/i].

Diftongoj redakti

<ae ai ao au ei eu iu oi ou>

/ae aj ao aw ej ew ju oj ow/

<oe> ne estas diftongo, sed sonas kiel /owe/.

Akcento redakti

Havaja vorto ampleksas unu aŭ pli da akcentvorteroj kun vokaloj [V], aŭ kun vokaloj [V] kaj konsonantoj [K]:

akcentvortera formo ekzemploj akcenta loko
(K)VKV ahi, kahi antaŭlasta silabo
(K)V(K)V(V)KV uahi, aloha, huali, kakahi, Hawaiʻi antaŭlasta silabo
(K)VV ai, wai, ā, nā sur diftongo aŭ longa vokalo
(K)V(K)VV uai, uhai, kuai, wawai, iā, inā, huā sur diftongo aŭ longa vokalo

Lingvistoj kaj specialaj vortaroj[1] indikas la apartecojn de la akcentvorteroj ene de vorto per la punkto <.>, sed en la kutima ortografio oni ne indikas tiujn.

Oni metas glitkonsonantojn kiel /j/ kaj /w/ inter kelkaj vokaloj en vortero. Ekzemple, la vorteron <huali> oni prononcas kiel /huˈwali/; la vorteron <iā> oni prononcas kiel /iˈjaː/.

Do, jen ekzemploj de kompletaj vortoj:

vorto prononco signifo
kana.kē ʻele.ʻele /ˈkana.ˈkeː ˈʔele.ˈʔele/ glicirizo, nigra kando
haili.moa /ˈhajli.ˈmowa/ tipo de konkulo
ipu.kukui /ˈipu.kuˈkuwi/ lampo

Gramatiko redakti

Artikoloj redakti

La vortoj ka kaj ke estas la singularaj difinaj artikoloj:

  • ke uziĝas antaŭ substantivoj komenciĝantaj kun <a->, <e->, <o->, aŭ <k-> kaj antaŭ kelkaj substantivoj komenciĝantaj kun la ʻokina aŭ <p->;
  • ka uziĝas alikaze.

La vorto estas la plurala difina artikolo.

La vorto he estas la singulara nedifina artikolo.

La plurala indikilo mau uziĝas kun kaj post he por la plurala nedifina artikolo.

vorto signifo
ka hoa.aloha la amiko
nā hoa.aloha la amikoj
he hoa.aloha (unu) amiko
he mau hoa.aloha (kelkaj) amikoj

Vortordo redakti

La havaja frazo estas kutime VSO, verbo-subjekto-objekto.

Ua ʻai ke kanaka i nā kowa.ū.
Manĝis la homo la fiŝovojn.

La vorto ua markas la perfektan aspekton de la sekvanta verbo ʻai (manĝi). La vorto i markas la objekton.

Verboj redakti

La havaja verbo ne havas tenson, escepte kiam oni indikas la prezencon. Aspektojn oni markas per indikiloj kiel per ua en la supera ekzemplo.

Aspektaj, Tensaj, kaj Modaj Indikiloj redakti

vorto signifo
ua verbo perfekta aspekto
ʻaʻole i verbo negativa perfekta aspekto
e verbo ana imperfekta aspekto
ʻaʻole e verbo ana negativa imperfekta aspekto
ke verbo nei prezenca tenso
ʻaʻole e verbo nei negativa prezenca tenso
e verbo imperativa modo
mai verbo negativa imperativa modo

E ʻai ʻoe i nā kowa.ū.
Manĝu vi la fiŝovojn.

ʻAʻole i ʻai ʻoe i ka maiʻa.
Vi ne manĝis la bananon.

Ke hia.moe nei ʻo Pili.
Pili dormas.

ʻAʻole e hia.moe nei ʻo Pili.
Pili ne dormas.

Personaj Pronomoj redakti

persono singulara duala plurala
1a inkluzive kā.ua kā.kou
1a ekskluzive au, wau mā.ua mā.kou
2a ʻoe ʻo.lua ʻou.kou
3a ʻo ia lā.ua lā.kou

Ĉiuj personaj pronomoj povas uziĝi kiel subjekto aŭ objekto, escepte de aʻu, kiu estas la objekta kazo de au, wau, kaj escepte de ia, kiu estas la objekta kazo de ʻo ia.

Demonstrativaj Pronomoj redakti

tipo apud parolanto apud alparolato fora
kē- kē.ia (tiu ĉi) kē.nā (tiu) kē.lā (tiu for)
pē- pē.ia, pē.nei (tiel ĉi) pē.nā (tiel) pē.lā (tiel for)
nul ia (tiu ĉi), nei (tiu ĉi, tie ĉi, nun) (tiu, tie) lā, ala (tie for), -lā (tiam)

Ekvaciaj Frazoj redakti

Ekvaciaj frazoj estas senverbaj.

He hoa.aloha ʻoe.
Vi estas amiko.

ʻO Keō ke keiki.
Keō estas la infano.

ʻO ia ke kahuna.
Li estas la sorĉisto.

He kahuna kē.lā.
Tiu for estas sorĉisto.

He niu kē.ia.
Tiu ĉi estas kokoso.

ʻO ia ke aliʻi.
Li estas la ĉefo.

La vorto ʻo troviĝas antaŭ subjekto triapersona.

Epitetaj Adjektivoj redakti

Adjektivo sekvas la substantivon.

iʻa ʻula.ʻula
fiŝo ruĝa

ʻuku.lele liʻi.liʻi
ukulelo malgranda

He keiki aka.mai ʻo Lani.
Lani estas infano ruza.

Predikativaj Adjektivoj redakti

La adjektivo antaŭas la subjekton.

ʻUla.ʻula ka pua.
La floro estas ruĝa.

Liʻi.liʻi ka ʻuku.lele.
La ukulelo estas malgranda.

Hanuʻu ʻo Lani.
Lani estas malalta.

Rekta kaj Malrekta Objektoj redakti

La markilo i antaŭas ambaŭ rektan kaj malrektan substantivajn objektojn en tiu ordo.

Hāʻawi ke aliʻi i ka pua i ke kanaka.
Donas la ĉefo la floron al la homo.

Hāʻawi ke aliʻi i he ipukukui i ke kanaka.
Donas la ĉefo lampon al la homo.

Rilataj Temoj redakti

Rekomendataj Libroj redakti

  • Cleeland, Hōkūlani. ʻŌlelo ʻŌiwi: Hawaiian Language Fundamentals. Honolulu, Havajo, Usono: Kamehameha Publishing, 2006. angle
  • Hopkins, Alberta Pualani. Ka Lei Haʻaheo: Beginning Hawaiian. Usono: University of Hawaiʻi Press, 1992. angle
  • Kōmike Huaʻōlelo, & Hale Kuamoʻo, & ʻAha Pūnana Leo. Māmaka Kaiao: A Modern Hawaiian Vocabulary. Usono: University of Hawaiʻi Press, 2003. angle
  • Pukui, Mary Kawena. ʻŌlelo Noʻeau: Hawaiian Proverbs & Poetical Sayings. Honolulu, Havajo, Usono: Bishop Museum Press, 1983. angle
  • Pukui, Mary Kawena, & Elbert, Samuel H. Hawaiian Dictionary, Revised and Enlarged Edition. Honolulu, Havajo, Usono: University of Hawaiʻi Press, 1986. angle
  • Pukui, Mary Kawena, & Elbert, Samuel H. Hawaiian Grammar. Usono: University of Hawaiʻi Press, 1979. angle
  • Pukui, Mary Kawena, & Elbert, Samuel H., & Mookini, Esther T. The Pocket Hawaiian Dictionary (with a Concise Hawaiian Grammar). Usono: University of Hawaiʻi Press, 1980. angle

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Pukui, Mary Kawena, & Elbert, Samuel H. Hawaiian Dictionary, Revised and Enlarged Edition. Honolulu, Havajo, Usono: University of Hawaiʻi Press, 1986. angle
  2. Pukui, Mary Kawena, & Elbert, Samuel H. Hawaiian Grammar. Usono: University of Hawaiʻi Press, 1979. angle

Eksteraj ligiloj redakti