Ni‘ihau (tiel havaje; en la angla plej ofte Niihau) estas la plej malgranda kaj plej okcidenta el la konstante loĝataj insuloj de Havajo. La insulo grandas 180 kvadratajn kilometrojn, la Halulu-lago estas la plej granda interna lago de la tuta insularo.

Niihau
Niihau sep 2007.jpg

AkvejoPacifiko

Supermara alteco1 250 m [+]
Koordinatoj21° 54′ N, 160° 10′ U (mapo)21.9-160.16666666667Koordinatoj: 21° 54′ N, 160° 10′ U (mapo)
- koordinatoj21° 54′ N, 160° 10′ U (mapo)21.9-160.16666666667Koordinatoj: 21° 54′ N, 160° 10′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoPānīʻau [+]
Areo179,9 km² (17 990 ha) [+]
Loĝantaro130 [+] (2009)
HorzonoUTC-10:00 [+]

Map
Niihau
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Niihau [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Niihau sep 2007.jpg

Ĝiaj ĉ. 160 loĝantoj estas plejparte indiĝenaj havajgentanoj, kaj la havaja lingvo restas ĝis hodiaŭ la ĉefa parola lingvo en la insulo. Krome, la lernejoj instruas per ĝi. (En la ceteraj insuloj, tia uzado de la havaja estas esceptokazo, ne la ordinara realaĵo.)

La insulo estas ekde 1864 en privata posedaĵo de familioj Robinson kaj Gray. Ĉar Aylmer Robinson - direktis tie brut-bredadon ekde 1922 - klopodis rezervi la originalan havajan vivformon, la insulo ne estas malfermita por turismo, vizitebla nur per specifa permesilo. Tiukaze tranoktado ne eblas, same kontaktado al lokanoj.