La Kafra piknonoto (Pycnonotus cafer) estas membro de la familio de Piknonotedoj en la ordo de Paseroformaj. Ĝi estas loĝanta reproduktulo tra la Hinda subkontinento, inklude Sudanon etende al oriento ĝis Jordanion kaj partojn de Alĝerio. Ĝi estis enkondukita en multaj aliaj partoj de la mondo kaj establiĝis per si mem en Haitio, Liberio, Togo, kaj Gvineo Bisaŭa. Ĝi establiĝis per si mem ankaŭ en partoj de Gvineo, Angolo, Somalio kaj Libio.[1] Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej damaĝaj invadaj specioj en la mondo.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kafra piknonoto
Pycnonotus cafer
Pycnonotus cafer
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj
Familio: Piknonotedoj Pycnonotidae
Genro: Pycnonotus
Specio: P. cafer
Pycnonotus cafer
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Kafra piknonoto estas facile identigebla pro sia mallonga kresto kiu havigas al la kapo kvadrecan aspekton. La korpo estas malhelbruna kun skvameca modelo dum la kapo estas pli malhela aŭ nigra. La pugo estas blanka dum la subventro estas ruĝa. La nigra vosto havas blankan pinton. La himalajaj rasoj havas pli elstaran kreston kaj estas pli strieca en la subaj partoj. La raso intermedius de Okcidenta Himalajo havas nigran kapon etende al meza brusto. La populacio bengalensis de Centra kaj Orienta Himalajo kaj de la Ganga ebenaĵo havas malhelan kapon, ne havas la skvamecan modelon en la subaj partoj kaj anstataŭe havas malhelajn striojn en pli pala malsupra ventro. Raso stanfordi de montetoj el Suda Asamo estas simila al intermedius. La dezerta raso humayuni havas pli palbrunan dorson. La nomiga raso cafer troviĝas en Duoninsula Hindio. Nordorienta barata raso wetmorei estas inter cafer, humayuni kaj bengalensis. Ĉirkaŭ 20 cm longa, kun longa vosto, la srilanka raso haemorrhous (=haemorrhousus[3]) havas malhelan dorson kun mallarĝaj palaj bordoj. Oni scias, ke la raso humayuni hibridiĝas kun Pycnonotus leucogenys kaj tiuj hibridoj estis iam priskribitaj kiel subspecio magrathi markitaj per siaj palaj pugoj kaj flav-oranĝaj aŭ rozkoloraj subventroj.[4] En orienta Birmo estas ioma natura hibridiĝo kun Pycnonotus aurigaster.[5][6]

Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed junaj birdoj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj.[5] La tipa alarmalvoko estas kutime respondita kaj atentita de multaj aliaj birdospecioj.[7]

Subspecioj redakti

Ok subspecioj estas agnoskitaj, nome la jenaj:[8]

  • Centr-hinda ruĝventra bulbulo (P. c. humayuni) - Deignan, 1951: Sudorienta Pakistano, nordokcidenta kaj nord-centra Barato
  • Panĝaba ruĝventra bulbulo (P. c. intermedius) - Blyth, 1846: Origine priskribita kiel aparta specio. Kaŝmiro kaj Kohat suden ĝis la Sal-montoj kaj laŭlonge de okcidenta Himalajo ĝis Kumaon.
  • P. c. bengalensis - Blyth, 1845: Origine priskribita kiel aparta specio. Centra kaj orienta Himalajo el Nepalo ĝis Asamo, nordorienta Barato kaj Bangladeŝo
  • P. c. stanfordi - Deignan, 1949: Norda Birmo kaj sudokcidenta Ĉinio
  • P. c. melanchimus - Deignan, 1949: Sud-centra Birmo kaj norda Tajlando
  • P. c. wetmorei - Deignan, 1960: Orienta Barato
    • P. c. saturatus - (Whistler & Kinnear, 1932): Origine priskribita kiel aparta specio Stelgidocichla latirostris saturata (Mearns 1914). Nordorienta Barato
  • P. c. cafer - (Linnaeus, 1766): Suda Barato
  • P. c. haemorrhousus - (Gmelin, JF, 1789): Srilanko

Referencoj redakti

  1. Long, John L. (1981). Introduced Birds of the World. Agricultural Protection Board of Western Australia, 21-493
  2. (2000) 100 of the World's Worst Invasive Species:A selection from the Global Invasive Species Database.. The Invasive Species Specialist Group (ISSG). Arkivigite je 2017-03-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-16. Alirita 2022-10-16.
  3. Dickinson, E.C. & R.W.R.J. Dekker (2002). [www.repository.naturalis.nl/document/46723 "Systematic notes on Asian birds. 25. A preliminary review of the Pycnonotidae" (PDF).] Zool. Verh. Leiden. 340: 93–114.
  4. (1959) “Hybridization in some Indian Bulbuls Pycnonotus cafer x P. leucogenys”, Ibis 101 (2), p. 177–182. doi:10.1111/j.1474-919X.1959.tb02373.x. 
  5. 5,0 5,1 (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx Edicions. ISBN 978-8487334672.
  6. Sharpe, R B (1909). “A Note on Molpastes magrathi Whitehead”, Ibis 51 (2), p. 302–304. doi:10.1111/j.1474-919X.1909.tb05264.x. 
  7. Ali S, Ripley SD (1996). Handbook of the birds of India and Pakistan. 6 (2a eld.). Oxford University Press. pp. 85–92.
  8. Gill, Frank; Donsker, David, eld. (2018). "Bulbuls". World Bird List Version 8.1. International Ornithologists' Union. Alirita la 29an de Decmbro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti