Kahului (Havaja prononco: [kəhuˈluwi]) estas censa loko (CDP) en la kantono Maui en la usona ŝtato Havajo. Ĝi estas hejmo de la ĉefa flughaveno de la lando (nome Kahului Airport), de haveno de profunda kargo, de areoj de malpeza industrio, kaj de komercaj vendejaroj. Estis 26 337 loĝantoj en la censo de 2010. Kahului estas parto de la Metropola statistika regiono Kahului-Wailuku-Lahaina kiu inkludas najbaran Wailuku kaj la urbon kaj iaman vilaĝon de balenkaptado Lahaina.

Kahului
censa loko
Administrado
Poŝtkodo 96732–96733 • 96733
Demografio
Loĝantaro 28 219  (2020) [+]
Loĝdenso 680 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 53′ N, 156° 28′ U (mapo)20.881666666667-156.4675Koordinatoj: 20° 53′ N, 156° 28′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 41,518716 km² ( 415 1.8 716 ha) [+]
Kahului (Havajo)
Kahului (Havajo)
DEC
Kahului
Kahului
Situo de Kahului

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kahului, Hawaii [+]
vdr
Haveno ĉe Kahului.

Kiel pomalgranda komerca centro por la loĝantoj de la kantono Maui, Kahului havas kelkajn vendejojn kaj pli grandajn vendejarojn (Queen Kaahumanu Center); aliaj gravaj grupoj de vendejoj estas en Lahaina kiel la Lahaina Cannery Mall, la areo Happy Valley (feliĉa valo) de Wailuku, Maui Market Place kaj Maui Mall, kiuj estas ambaŭ en Kahului; kaj The Shops de Wailea en Wailea.

Kahului ne estas ĝenerale konsiderata turisma destinejo. Tamen estas altirejoj en la Sukermuzeo Alexander & Baldwin, la Natura Rezervejo Kanaha Pond, la Kantona Parko Strando Kanaha, botanika ĝardeno kaj la Maui Arts and Cultural Center.