Geografio de Aŭstralio

La geografio de Aŭstralio enhavas ampleksan varion de biogeografiaj regionoj estante la plej malgranda kontinento en la mondo sed ankaŭ la sesa plej granda lando en la mondo. La loĝantaro de Aŭstralio estas koncentrata laŭlonge de la orienta kaj sudorientaj marbordoj. La geografio de la lando estas tre diversa, game el neĝo-kovritaj montoj de la Aŭstraliaj Alpoj kaj Tasmanio al grandaj dezertoj, tropikaj kaj moderklimataj arbaroj.

Reliefa mapo.

Najbaraj landoj estas Indonezio, Orienta Timoro kaj Papuo-Novgvineo norde, la Salomonoj, Vanuatuo kaj la franca dependaĵo de Novkaledonio oriente, kaj Novzelando sudoriente.

Klimato de Aŭstralio laŭ Klimata klasifiko de Köppen.
Mapo priskribanta la ŝtatojn kaj teritoriojn de Aŭstralio, kaj la sistemon de naciaj aŭtoŝoseoj.

Areo redakti

La teramaso de Aŭstralio de 7,617,930 kvadrataj kilometroj (2,941,300 sq mi)[1] estas sur la Hind-Aŭstralia Plato. Ĝi estas ĉirkaŭata de la Hinda kaj Pacifika oceanoj,kvankam Aŭstralio priskribas la akvejojn sude de ties kontinentea tero kiel Suda Oceano, pli ol kiel Hinda Oceano kiel difinita de la Internacia Hidrografia Organizo (IHO). En 2000, voĉdono de la ŝtatoj membroj de IHO difinis la terminon "Suda Oceano" aplikate nur al la akvoj inter Antarkto kaj la 60 gradoj sude latitude.[2] Ĝi estas separata el Azio pere de la Arafura kaj la Timora maroj, kun la Korala Maro kuŝe ĉe la marbordo de Kvinslando, kaj la Tasmana Maro kuŝe inter Aŭstralio kaj Novzelando. La plej malgranda kontinento de la mondo[3] kaj la sesa plej granda lando laŭ totala areo,[4] Aŭstralio — pro sia grando kaj izoleco — estas ofte kromnomita kiel la "insula kontinento",[5] kaj estas foje konsiderata la plej granda insulo en la mondo.[6] Aŭstralio havas 34,218 kilometrojn (21,262 mi) de marbordo (eksklude ĉiujn ĉebordajn insulojn),[7] kaj postulas etendan ekonomian ekskludan zonon de 8,148,250 kvadrataj kilometroj (3,146,060 sq mi). Tiu ekonomia ekskluda zono ne inkludas la areon de la Aŭstralia Antarkta Teritorio.[8] Krom la Makvora Insulo, Aŭstralio kuŝas inter latitudoj 9° kaj 44°S, kaj longitudoj 112° kaj 154°E.

Geografiaj eroj redakti

 
Koralo de la Granda Barilrifo, la plej granda koralrifo.

La Granda Barilrifo, nome la plej granda koralrifo de la mondo,[9] kuŝas je mallonga distanco el la nordorienta marbordo kaj etendas laŭ ĉirkaŭ 2,000 kilometroj (1,240 mi). La Monto Augustus, postulita kiel la plej granda monolito el la mondo,[10] situas en Okcidenta Aŭstralio. Kun 2,228 metroj (7,310 ft), la Monto Kosciuszko en la Granda Disiganta Montaro estas la plej alta monto en la aŭstralia kontinenta tero. Eĉ pli altaj estas la Mawson Montopinto (kun 2,745 metroi aŭ 9,006 futoj), en la malproksima aŭstralia teritorio de Insulo Herdo, kaj, en la Aŭstralia Antarkta Teritorio, la Monto McClintock kaj la Monto Menzies, kun 3,492 metroj (11,457 ft) kaj 3,355 metroj (11,007 ft) respektive.[11]

Diverseco redakti

La grando de Aŭstralio havigas ampleksan varion de pejzaĝoj, kun tropikaj pluvarbaroj en la nordoriento, montaroj en la sudoriento, sudokcidento kaj oriento, kaj sekaj dezertoj centre.[12] Ĝi estas la plej ebena kontinento,[13] kun la plej malnovaj kaj malplej fekundaj grundoj;[14][15] dezertoj aŭ duon-arida tero ofte konata kiel outback formas la plej grandan parton de tero.[16] En la plej seka loĝata kontinento, ties jara pluvo averaĝe sur kontinenta areo estas malpli ol 500 mm.[17] La loĝdenseco, 2.8 loĝantoj por km², estas inter la plej malaltaj en la mondo,[18] kvankam granda proporcio de la loĝantaro loĝas laŭlonge de la moderklimata sudorienta marbordo.[19]

Orienta Aŭstralio estas markata de la Granda Disiganta Montaro, kiu estas paralela al la marbordo de Kvinslando, Nova Sudkimrio kaj multo de Viktorio. La nomo estas ne strikte akurata, ĉar partoj de la montaro konsistas el malaltaj montetoj, kaj la altaj teroj estas tipe ne pli ol 1,600 metroj (5,249 ft) altaj.[20] La marbordaj altaj teroj kaj la zono de herbejoj Brigalow kuŝas inter la marnbordo kaj la montoj, dum interno de la divida montaro estas grandaj areoj de herbejoj.[20][21] Tio inkludas la teritoriojn de la okcidentaj ebenaĵoj de Nova Sudkimrio, kaj de la Altaĵa savano de Einasleigh, de la herbejo Barkly kaj de Mulga en interna Kvinslando. La plej norda punkto de la orienta marbordo estas la tropika pluvarbara Kabjorka Duoninsulo.

 
Topografia mapo de Aŭstralio. Malhelverda reprezentas la plej malalta altaĵo kaj malhelbruna la plej alta.

La pejzaĝoj de la Supra Pinto kaj de la regiono ĉe la Karpentaria Golfo - kun iliaj tropikaj klimato - inkludas arbarojn, duonarbarojn, humidejojn, herbejojn, pluvarbarojn kaj dezertojn.[22] Je la nordokcidenta angulo de la kontinento estas la sabloŝtonoj klifoj kaj gorĝoj de Kimberley, kaj sub tio Pilbara. Sude de tiuj kaj interne, kuŝas pliaj areoj de herbejoj: nome la Ordviktoria Ebenaĵo kaj la mulg-arbustejoj de Okcidenta Aŭstralio.[23] Kerne de la kamparo estas la supraj teroj de centra Aŭstralio. Elstaraj karakteroj de la centro kaj sudo estas Uluru (konata ankaŭ kiel Ayers Rock), nome fama sabloŝtona monolito, kaj la internaj dezertoj Simpson, Tirari-Sturt, Gibson, Sandy-Tanami kaj la Granda Viktoria, kun la fama Nularba Ebenaĵo ĉe la suda marbordo.[24]

Klimato redakti

La klimato de Aŭstralio estas grave influita de oceanaj marfluoj, kiaj la Hindoceana Dupoluso kaj la El Niño Suda Oscilado, kiu estas koresponda kun perioda trosekeco, kaj la sezontropika malalta premsistemo kiu produktas ciklonojn en norda Aŭstralio.[25][26] Tiuj faktoroj kaŭzas ke pluvego varias markite el jaro al jaro. Multo de la norda parto de la lando havas tropikan, hegemonian somer-pluvan (musono) klimaton.[27] La sudokcidenta angulo de la lando havas Mediteranean klimaton.[28] Multo de sudoriento (kiaj Tasmanio) estas moderklimata.[27]

Eroj redakti

 
Mapo de Kabjorka Duoninsulo.

Kabjorka Duoninsulo estas granda duoninsulo situa en la plej norda pinto de Kvinslando. Tiu malproksima duoninsulo estas unu el la lastaj restantaj naturaj areoj en la Tero [29]. Ties neĝenataj tropikaj pluvarbaroj kaj savanoj estas nuntempe agnoskataj pro sia tutmonda media gravo.[30] Nomunado por Monda heredaĵo de Unesko estas lastatempe konsiderata de la registaroj de Kvinslando kaj de Aŭstralio.[31]

Referencoj redakti

  1. Australia's Size Compared. Geoscience Australia. Arkivita el la originalo je 24a de Marto 2007. Alirita 19a de Majo 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-23. Alirita 2016-08-24.
  2. Rosenberg, Matt. The New Fifth Ocean–The World's Newest Ocean – The Southern Ocean. About.com: Geography (20a de Aŭgusto 2009). Alirita 5a de Aprilo 2010.
  3. Continents: What is a Continent?. National Geographic Society. Alirita 22a de Aŭgusto 2009. "Most people recognize seven continents—Asia, Africa, North America, South America, Antarctica, Europe, and Australia, from largest to smallest—although sometimes Europe and Asia are considered a single continent, Eurasia."
  4. Australia. Encyclopædia Britannica. Alirita 22a de Aŭgusto 2009. "Smallest continent and sixth largest country (in area) on Earth, lying between the Pacific and Indian oceans."
  5. Islands. Geoscience Australia. Arkivita el la originalo je 23a de Aprilo 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-21. Alirita 2016-08-24. "Being surrounded by ocean, Australia often is referred to as an island continent. As a continental landmass it is significantly larger than the many thousands of fringing islands ..."
  6. Australia in Brief: The island continent. Department of Foreign Affairs and Trade. Arkivita el la originalo je 4a de Junio 2009. Alirita 29a de Majo 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-08-20. Alirita 2016-08-24. "Mainland Australia, with an area of 7.69 million square kilometres, is the Earth's largest island but smallest continent."
  7. State of the Environment 2006. Department of the Environment and Water Resources. Alirita 19a de Majo 2007.
  8. Oceans and Seas – Geoscience Australia. Geoscience Australia. Arkivita el la originalo je 20-a de junio 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-20. Alirita 2016-08-24.
  9. UNEP World Conservation Monitoring Centre (1980) Protected Areas and World Heritage – Great Barrier Reef World Heritage Area. Department of the Environment and Heritage. Arkivita el la originalo je 28a de Majo 2007. Alirita 19a de Majo 2007.
  10. "Mount Augustus", The Sydney Morning Herald, 17a de Februaro 2005. Kontrolita 30a de Marto 2010.
  11. Highest Mountains. Geoscience Australia. Alirita 2a de Februaro 2012.
  12. Parks and Reserves—Australia's National Landscapes. Environment.gov.au (23a de Novembro 2011). Arkivita el la originalo je 4a de Januaro 2012. Alirita 4a de Januaro 2012.
  13. Macey, Richard, "Map from above shows Australia is a very flat place", The Sydney Morning Herald, 21a de Januaro 2005. Kontrolita 5a de Aprilo 2010.
  14. . A Chat with Tim Flannery on Population Control. Australian Broadcasting Corporation (13a de Septembro 1995). Arkivita el la originalo je 13a de Januaro 2010. Alirita 23a de Aprilo 2010. "Well, Australia has by far the world's least fertile soils".
  15. . Damaged Dirt. The Advertiser (Aŭgusto 2007). Arkivita el la originalo je 6a de Julio 2011. Alirita 23a de Aprilo 2010. “Australia has the oldest, most highly weathered soils on the planet.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2016-08-24.
  16. Loffler, Ernst. (1983) Australia: Portrait of a continent. Richmond, Victoria: Hutchinson Group (Australia), p. 37–39. ISBN 0-09-130460-1.
  17. "Australia – Climate of Our Continent". Bureau of Meteorology. [1] Alirita la 30an de Aŭgusto 2016 kaj arkivita el la originalo en 17a de Marto 2009.
  18. Countries of the World (by lowest population density). WorldAtlas. Arkivita el la originalo je 10a de Marto 2010. Alirita 30a de Marto 2010.
  19. 1301.0 – Year Book Australia, 2008. Australian Bureau of Statistics (7a de Februaro 2008). Alirita 23a de Aprilo 2010.
  20. 20,0 20,1 Johnson, David. (2009) The Geology of Australia, 2‑a eldono, Cambridge University Press, p. 202. ISBN 978-0-521-76741-5.
  21. (2006) “Cattle, crops and clearing: Regional drivers of landscape change in the Brigalow Belt, Queensland, Australia, 1840–2004”, Landscape and Urban Planning 78 (4), p. 375–376. doi:10.1016/j.landurbplan.2005.11.00. 
  22. Rangelands – Overview. Australian Natural Resources Atlas. Australian Government (27a de Junio 2009). Arkivita el la originalo je 13a de Marto 2010. Alirita 16a de Junio 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-26. Alirita 2022-05-08.
  23. Van Driesum, Rob. (2002) Outback Australia. Lonely Planet, p. 306. ISBN 1-86450-187-1.
  24. Banting, Erinn. (2003) Australia: The land. Crabtree Publishing Company, p. 10. ISBN 0-7787-9343-5.
  25. Kleinman, Rachel, "No more drought: it's a 'permanent dry'", The Age, 6a de Septembro 2007. Kontrolita 30a de Marto 2010.
  26. Marks, Kathy, "Australia's epic drought: The situation is grim", The Independent, 20a de Aprilo 2007. Kontrolita 30a de Marto 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-16. Alirita 2016-08-30.
  27. 27,0 27,1 Australia – Climate of Our Continent. Bureau of Meteorology. Arkivita el la originalo je 17a de Marto 2009. Alirita 17a de Junio 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-17. Alirita 2016-08-30.
  28. Climate of Western Australia. Bureau of Meteorology. Arkivita el la originalo je 17a de Marto 2009. Alirita 6a de Decembro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-17. Alirita 2023-06-05.
  29. Mittermeier, R.E. kaj al. (2002). Wilderness: Earth’s last wild places. Mexico City: Agrupación Sierra Madre, S.C.
  30. Mackey, B. G., Nix, H., & Hitchcock, P. (2001). The natural heritage significance of Cape York Peninsula. Januaro la 15a, 2008, el https://web.archive.org/web/20040124173813/http://www.epa.qld.gov.au/register/p00582aj.pdf
  31. . Valentine, Peter S. (2006). Compiling a case for world heritage on Cape York Peninsula. Februaro la 7a, 2008, el http://www.epa.qld.gov.au/publications/p02227aa.pdf/Compiling_a_case_for_World_Heritage_on_Cape_York_Peninsula_Final_report_for_QPWS_/_compiled_by_Peter_S_Valentine_James_Cook_University.pdf Arkivigite je 2008-06-27 per la retarkivo Wayback Machine James Cook University.

Literaturo redakti

Arkivigite je 2005-06-17 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti