Fornorda Kvinslando

Fornorda Kvinslando (angle Far North Queensland, mallongigita FK aŭ FNQ) estas la plej norda parto de la subŝtato Kvinslando, Aŭstralio. La regiono, kiu enhavas grandan parton de la areo de la Tropika Norda Kvinslando, etendas el la urbo Cairns norden al la Toresa Markolo. Okcidente kuŝas la Golfo Country kaj Norda Kvinslando estas la regiono suda.

Fornorda Kvinslando
Regiono
regiono [+]

LandoAŭstralio

- koordinatoj16° 59′ 0″ S, 145° 25′ 0″ O (mapo)-16.98333333145.41666667Koordinatoj: 16° 59′ 0″ S, 145° 25′ 0″ O (mapo)

Loĝantaro280 638 [+] (2010)

Fornorda Kvinslando (Kvinslando)
Fornorda Kvinslando (Kvinslando)
DEC
Fornorda Kvinslando
Fornorda Kvinslando

Map
Fornorda Kvinslando
Vikimedia Komunejo:  Far North Queensland [+]
vdr

Tiu regiono havas pli ol 70 naciajn parkojn kaj eltenas gravan agrikulturan sektoron.

Etendo redakti

Demografio redakti

Ĉefa urbo estas Cairns kun ĉirkaŭ 153,075 loĝantoj.

La Australian Bureau of Statistics ĉirkaŭkalkulis la regionan populacion ĉe 275,058 en 2010.[1] La regiono enhavas 25.6% el la indiĝena populacio de la subŝtato, tio estas 28,909 homoj, kio faras ĝis 11.8 % el la regiona populacio.[2]

Historia urbo estas Kuktaŭno.

Ekonomio redakti

Ĉefaj resusroj estas turismo, brutobredado, agrikulturo kaj minado kaj de sablo kaj de baŭksito. Agrikulturaj produktoj generas el 600 al 700 milionojn da aŭstraliaj dolaroj jare.[3] Inter ili sukerkano, tropikaj fruktoj kiaj bananoj, mangoj, papajoj, liĉioj kaj kafo kreskiĝas en Fornorda Kvinslando.

Referencoj redakti

  1. National Regional Profile: Far North (Statistical Division) Arkivigite je 2012-02-29 per la retarkivo Wayback Machine. Australian Bureau of Statistics. Alirita la 27an de Januaro 2012.
  2. Office of economic and statistical research[rompita ligilo]
  3. Sam Davis. "Queensland roads holding back nation's fresh fruit", ABC Far North Queensland, Australian Broadcasting Corporation, 2a Aŭgusto 2012. Kontrolita 21a Septembro 2012.

Eksteraj ligiloj redakti