Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj

La sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Aŭstralio.

Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+]

LandoAŭstralio
RegionojNorda Teritorio, Okcidenta Aŭstralio
Koordinatoj31° 36′ 0″ S, 147° 15′ 0″ O (mapo)-31.6147.25Koordinatoj: 31° 36′ 0″ S, 147° 15′ 0″ O (mapo)

Areo322 200 km² (32 220 000 ha)

Biomoj de regionomezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj

Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj (Nova Suda Kimrio)
Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj (Nova Suda Kimrio)
DEC
Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj
Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj
Lokigo de Nova Suda Kimrio en Aŭstralio
Map
Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj
vdr
Nesto de rabobirdo sur arboskeleto, Maljunula Ebenaĵo (angle The Old Man Plain), inter Hay kaj Wanganella, Novsudkimrujo.
Pejzaĝo en Nacia Parko Warrumbungles.

Estas vasta areo de herbejoj, trapunktita de eŭkaliptoarboj, kiu iras norden-suden tra centra Novsudkimrujo.

Situo kaj priskribo redakti

La ekoregiono konstituas sekan areon de malaltaj montetoj kaj valoj de kiu la suda sekcio estas la tritiko-kultivaĵa regiono, konata kiel la Riverina-Ebenaĵo, kaj la norda sekcio estas malaltaj montetoj kaj ebenaĵoj plejparte uzitaj por paŝtigado de ŝafoj, etendiĝante norden al la ebenaĵoj de la Daling-Baseno kaj la Novsudkimrujo-Kvinslanda limo. Riveroj de la savanoj inkludas Murej-Rivero kaj Murumbiĝi-Rivero en la sudo kaj Daling-Rivero en la nordo. Pluvokvanto estas malalta kaj neregula, ekde 300 mm – 500 mm jare, iĝanta malpli irante plu okcidenten kaj landinternen.

Flaŭro redakti

La seka klimato subtenas rezistemajn arbedojn kaj gresojn disigitajn kun malgrandaj arbareroj de la popl-eŭkaliptaj (Eucalyptus populnea) kaj kulabah-eŭkaliptaj (Eucalyptus coolabah) eŭkaliptarboj kiuj iam kovris la plej grandan parton de la ekoregiono. Riverina-Ebenaĵo pli proksime de la marbordo, enhavas riveran eŭkalipton kaj dukoloran eŭkalipton (Eucalyptus bicolor).

Faŭno redakti

Tiuj herbejoj estas la okcidenta limo por multaj bestospecioj kiuj vivas ĉi tie ĉar plu okcidente estas dezerto. La faŭno de la savano inkludas marsupiulajn mamulojn kiel ekzemple la mus-similan Antechinomys laniger, Dasyurus maculatus, kaj Petrogale penicillata (valabio). Perameles bougainville fasciata kaj Onychogalea fraenata kiuj iam vivis ĉi tie nuntempe estus formortaj en Novsudkimrujo. Birdoj inkludas la endanĝerigitan aŭstralian trielon, Polytelis swainsonii, ruĝan akcipitron, Leipoa ocellata kaj pedionomon. Reptilioj nombras endanĝerigitan skinkedon, Anomalopus mackayi. Riverina-Ebenaĵo gastigas birdojn kiajn Stictonetta naevosa, kaj travintrantajn populaciojn de Lathamus discolor.

Minacoj kaj konservado redakti

Aktiva konservado de vivejoj estas postulata ĉar multe da la savano estis transformita por paŝtigo aŭ tritiktero. Tiu estas vera speciale en Riverina-Ebenaĵo kie plimulto estis senarbarigita por tritikokulturo, procezo kiu estas ankoraŭ daŭra, dum la herbejoj estas minacataj per tropaŝtigado, kaj riveroj inkluzive de Murej-Rivero kaj Murumbiĝi-Rivero estas malplenigitaj kaŭze de uzo kiel akvofontoj por grandaj irigacioprojektoj. Kiam tero estas senarbarigita ĝi iĝas vivejo por invadaj specioj kiaj ekzemple Manorina melanophrys kaj aŭstralia korako. La ĉefa protektita areo koncernas la krutajn vulkanajn nudrokojn de Nacia Parko Warrumbungle. Ekzistas malgrandaj protektitaj areoj aliloke kaj planoj por krei pli da ili [1] sed ekzistas neniuj grandaj areoj de origina savano sub protekto.

Referencoj redakti

  1. angle Hodgkins, D., D. Goldney, G. Watson, and G. Tyson. 2000. The attitudes of landholders to a range of environmental issues, including the values of remnant bushland in the central western region of New South Wales. Pages 336–350 in R. J. Hobbs and C. J. Yates, editors. Temperate Eucalypt Woodlands in Australia: biology, conservation, management, and restoration. Surrey Beatty & Sons, Chipping Norton, New South Wales, Australia

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Aŭstralaziaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AA0801 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj   Aŭstralio
AA0803 Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj   Aŭstralio