La Aŭstralia korako (Corvus coronoides) estas birdospecio membro de la familio de Korvedojkorvoj. Ĝi estas indiĝena de Aŭstralio kaj la plej granda membro tie de la genro Corvus kaj unu el la tri aŭstraliaj specioj komune konataj kiel korakoj. Ĝi estas iom pli svelta birdo ol la Komuna korako de la Norda Hemisfero, sed tamen ĝi estas ege simila. Ĝi havas tutnigran plumaron, bekon kaj krurojn kun blanka iriso, kiel la aliaj membroj de la genro Corvus en Aŭstralio kaj kelkaj specioj el la pli nordaj insuloj. Ĝi distingiĝas pro la elstaraj gorĝoplumoj kaj grizaj bazoj de siaj nigraj plumoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia korako
Aŭstralia korako
Aŭstralia korako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. coronoides'
Corvus coronoides
(Vigors & Horsfield, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas ĉiomanĝanta, adaptiĝis bone al urba medio kaj estas komuna urbobirdo en Sidnejo.

Taksonomio kaj nomado redakti

La Aŭstralia korako estis unuafoje priskribita de Nicholas Aylward Vigors kaj Thomas Horsfield en 1827;[1] ties specia epiteto coronoides "kronforma" devenas el la greka corone/κορονη "krono" kaj eidos/ειδος "formo".[2] La du naturalistoj konsideris la Aŭstralian korakon kiel tre simila laŭ aspekto al la Nigra korniko (C. corone) de Eŭropo.[3]

Kvankam ĝi estas nomita korako, ties plej proksimaj parencoj estas la aliaj kvar specioj de aŭstraliaj korvedoj, kiuj inkludas la Toresan korakon, la Malgrandan korvon, la Tasmanian korakon kaj la Malgrandan korakon.[4]

Oni agnoskas du subspeciojn -C. c. coronoides, la nomiga subspecio, troviĝas tra plej parto de Orienta Aŭstralio, dum C. c. perplexus loĝas el la pinto de la Granda Aŭstralia Golfo en Suda Aŭstralio orienten al Okcidenta Aŭstralio kie ties nordaj limoj estas Shark Bay kaj la limo inter mulga kaj eŭkalipto. Intermezaj birdoj troveblas en la Duoninsulo Eyre, Gawler Ranges kaj proksimeco de la Lago Eyre en Suda Aŭstralio.[3]

Aspekto redakti

Birdo 52 cm longa, la plenkreskulo de Aŭstralia korako estas tutnigra birdo kun ankaŭ nigraj piedoj kaj beko kaj blanka iriso ege kontrasta kun la resto de la korpo. La plumaro estas brila kun blupurpura al bluverda nuanco, verdeca ĉe orelkovriloj, depende de la lumo. La subaj partoj ne estas brilaj. La gorĝoplumoj estas pli longaj ol tiuj de aliaj samgenraj specioj.[5] Ĝi povas distingiĝi el la du specioj de korvo loĝantaj en Aŭstralio pro la griza bazo de la plumoj, kiuj estas blankaj en la aliaj specioj. Junuloj similas al plenkreskuloj, sed havas malhelajn okulojn, pli mallongajn gorĝoplumojn, kaj foje havas rozkoloran karnecan buŝon.[6]

La teritoria alvoko de la Aŭstralia korako estas malrapida, alttona ah-ah-ah-aaaah kun la lasta noto plilongigita.[4]

Distribuado kaj vivejo redakti

Tiu aŭstralazia korako estas komuna tra orienta, suda Aŭstralio kaj suda Okcidenta Aŭstralio (la populacioj estas konektitaj de mallarĝa zono tra Nularba Ebenaĵo) sed ili ne troviĝas en pli malproksima nordo. Ĝi adaptiĝis ege bone al homaj setlejoj en kelkaj urboj kaj estas komuna birdo en urba Sidnejo, kaj Insulo Rottnest.

Kutimaro redakti

En ruraj areoj sola reprodukta paro kaj ties idaro okupas teritorion de ĉirkaŭ 1 km², dum en urbaj areoj estas dekoble da birdoj ĉar multaj korakoj povas serĉi manĝon en la sama km².

Dieto redakti

Manĝo konsistas el kadavraĵoj, insektoj, semoj, fruktoj, etaj reptilioj, birdidojn kaj ovojn. La prefera proporcio estas 34% kadavraĵo, 42% senvertebruloj kaj 24% vegetala materialo. Manĝaĵojn oni prenas ĉefe de surgrunde sed ofte en arboj. Korakoj adaptiĝis bone manĝi rubaĵojn kaj aliajn maĝerojn en urbaj areoj, kiel en lernejaj kortoj. En unu izolita studo oni trovis ilin manĝantaj nektaron el floroj de eŭkalipto.[7]

Reproduktado redakti

Reprodukta sezono estas el julio al septembro.[8] Korakoj ĉiam nestumas en altaj arboj, neniam ĉegrunde kiel kelkaj specioj. Nestoj estas ĝenerale grandaj kaj malpuraj, konsiste el bulo aŭ platformo de bastonetoj kovritaj el herberoj, arboŝelo kaj plumoj.[9] Ovodemetado povas enhavi 3-6 ovojn, kvankam plej kutime 4 aŭ 5. Kaj ili estas 45x30 mm, palverdecaj aŭ bluverdecaj makulitaj el malhele olivverdaj, brunaj kaj nigrecaj markoj.[8] Kovado de la ovoj estas farita sole de la ino dum ĉirkaŭ 20 tagoj. Oni faras ununuran ovodemetadon ĉiujare. Elnestiĝo okazas post 45 tagoj kaj la idoj restas kun la gepatroj dum ĉirkaŭ kvar pliaj monatoj.

Rilato kun homoj redakti

La Aŭstralia korako estas ofte kulpata je perdo de ŝafidoj.[10] Scienca observado en kamparo sudorienta montris, ke mortigo de sanaj ŝafoj estas rara, sed malsanaj animaloj foje estis atakitaj.[11]

Rush Creek, SOr Kvinslando, Aŭstralio

Referencoj redakti

  1. Vigors, N.A. & Horsfield, T. (1827). “A description of the Australian birds in the collection of the Linnean Society; with an attempt at arranging them according to their natural affinities.”, Trans. Linn. Soc. Lond. 15, p. 170–331. 
  2. Liddell, Henry George kaj Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (Mallongigita Eldono). Britio: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
  3. 3,0 3,1 Higgins et al., p. 690
  4. 4,0 4,1 Australian Museum Online. Crows and Ravens. Alirita 2007-08-12.
  5. Higgins et al., p. 691
  6. Birds in Backyards. Australian Raven. Alirita 2007-08-12.
  7. (1988) “(abstract) Are Australian corvids nectarivorous?.”, Emu 88 (2), p. 122–23. Alirita 2007-08-14..  Arkivigite je 2007-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
  8. 8,0 8,1 Beruldsen, G. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 384. ISBN 0-646-42798-9.
  9. Birds in Backyards.
  10. Temby, Ian. Predatory Birds. Alirita la 12a aŭgusto 2007.
  11. (1969) “(abstract) An evaluation of predation by 'crows' on young lambs”, CSIRO Wildlife Research 14 (2), p. 153–179. Alirita 2007-08-14.. 

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti