La Trogloditedoj (Troglodytidae) estas precipe nearktisa kaj neotropisa birdofamilio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), subfamilio Kantbirdoj (Passeres).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trogloditedoj

Troglodito
(Troglodytes troglodytes)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Swaison 1832
Genro: vidu tekston

Odontorchilus
Salpinctes
Microcerculus
Campylorhynchus
Catherpes
Hylorchilus
Thryomanes
Thryothorus
Cinnycerthia
Cantorchilus
Thryophilus
Pheugopedius
Cyphorhinus
Uropsila
Thryorchilus
Henicorhina
Troglodytes
Cistothorus
Ferminia

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La familio ampleksas 20 genrojn kaj proksimume 80 speciojn.

Aspekto redakti

Ili estas birdoj kun precipe bruna plumaro, parte malhele transversstriita. Ili havas mallongajn flugilojn, kaj multaj tenas sian mallongan voston tre krute supren kaj dormas surgrunde. La plej multaj el ili estas malgrandaj kaj ne okulfrapaj, sed aŭdiĝas ilia laŭta kantado. Ili ne kapablas vidi nokte.

Ili estas insektomanĝantaj birdoj, kiuj manĝas ĉefe insektojn kaj araneojn, sed povas manĝi ankaŭ fiŝojn, rodulojn kaj lacertojn. Troglodito devenas el la greka kaj signifas "kavoloĝanto", ĉar tiuj birdoj havigas sian sciencan nomon el la tendenco de kelkaj specioj manĝi en malhelaj fendoj.

Ili grandas el la Blankaventra uropsilo, kiu longaveraĝas el malpli da 10 cm kaj pezas 9 g, al la Giganta kampilorinko, kiu longaveraĝas ĉirkaŭ 22 cm kaj pezas 50 g. La hegemoniaj koloroj estas griza, bruna, nigro kaj blanka, kaj plej specioj montras kelkan striadon, ĉefe ĉe vosto aŭ flugiloj.

Disvastiĝo redakti

La familio troviĝas en preskaŭ tuta Nord- kaj Sudameriko, escepte de la nordaj partoj de Alasko kaj Kanado kaj de la Antiloj. La plej granda denseco je specioj troviĝas en montaraj regionoj kun tropika klimato, precipe en la nordokcidento de Sudameriko kaj Mezameriko. Rekordoj estas Kolombio kun 33 specioj kaj Meksiko kun 31 specioj.

Nur unusola specio, la Troglodito (Troglodytes troglodytes) troviĝas ankaŭ ekster Ameriko, nome en Eŭropo, Nordafriko, Orientazio samkiel en partoj de Centra, Suda kaj Okcidenta Azio. En tiuj mondoregionoj tiu ĉi specio estas konata nur kiel Troglodito, dum en Ameriko estas konata kiel Vintra troglodito.

Tiom diversaj specioj okupas ampleksegan varion de habitatoj, el sekaj, dise arbaritaj al pluvarbaroj. La plej majoritato troviĝas je malaltaj altitudoj, sed kelkaj membroj de la genro Campylorhynchus kaj ambaŭ membroj de la genro Odontorchilus estas komunaj en alta branĉaro. Kelkaj specioj, ĉefe la Vintra troglodito kaj la Domtroglodito, ofte asociiĝas al homoj. Plej parto de specioj estas nemigrantaj, restante en Centra kaj Sudameriko la tutan jaron, sed la malmultaj specioj moderklimataj tipe migras al pli varmaj klimatoj vintre. Trogloditoj konstruas kupolformajn nestojn, kaj povas esti ĉu monogamaj ĉu poligamaj, depende de la specio.[1]

Genroj kaj kelkaj specioj laŭ taksonomia ordo redakti

Tiu listo sekvas Martínez Gómez et al. (2005) kaj Mann et al. (2006). La taksonomio de kelkaj grupoj estas ege komplika, kaj futuraj ŝanĝoj estas probablaj. Krome ŝajne ekzistas nepriskribitaj taksonoj. La Nigrakrona donakobio estas enigma specio tradicie lokita kun trogloditoj sed pli pro manko de pli klara solvo aŭ posta studo. Ĵuse oni konsideris ĝin pli proksima de kelkaj "megaluroj", probable ĉe la ĵus kreitaj Megaluredoj, kaj povus konstitui monotipan familion (Alström et al. 2006).

Genroj redakti

 
Triomano (Thryomanes bewickii)
 
Vintra troglodito (Troglodytes troglodytes)
Poŝtmarko de FR 345 de Insulo Ferooj
Eldonita: 22a Februaro 1999
Bildo: Astrid Andreasen

Necerte redakti

Referencoj redakti

  1. Perrins, C.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 190. ISBN 1-85391-186-0.

Literaturo redakti

  • Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381–397. COI:10.1016/j.ympev.2005.05.015
  • Mann, Nigel I.; Barker, F. Keith; Graves, Jeff A.; Dingess-Mann, Kimberly A. & Slater, Peter J. B. (2006): Molecular data delineate four genera of "Thryothorus" wrens. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 750–759. COI:10.1016/j.ympev.2006.04.014 (HTML resumo)
  • Martínez Gómez, Juan E.; Barber, Bruian R. & Peterson, A. Townsend (2005): Phylogenetic position and generic placement of the Socorro Wren (Thryomanes sissonii). Auk 122(1): 50–56. [English with Spanish abstract] DOI:10.1642/0004-8038(2005)122[0050:PPAGPO]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti