Blankakapa kampilorinko

La blankakapa kampilorinko (Campylorhynchus albobrunneus) estas malgranda neotropisa birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakapa kampilorinko
Blankakapa kampilorinko
Blankakapa kampilorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Campylorhynchus
Specio: C. albobrunneus
Campylorhynchus albobrunneus
(Lawrence, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri unu el la plej (aŭ rekte la plej) maltipaj trogloditedoj, ĉar ĉe plenkreskuloj (18 al 19 cm longaj) la tuta kapo, la gorĝo, la brusto kaj la plej granda parto de la ventro estas purblankaj, sen iu ajn makulo. Nur la puga zono kaj kruroj havas nuancon brungrizan. La ŝultroj, dorso, pugo kaj vosto estas uniforme brungrizecaj, sed foje estas kelkaj blankaj plumoj ĉe ŝultroj. Tiu kontrasto inter blanka kapo (kaj subaj partoj) kontraŭ brunaj subaj partoj nomigas la specion kaj en Esperanto per aludo al la blanka kapo kaj en la latina scienca nomo kie albobrunneus signifas "blanka kaj bruna". La subflugiloj estas grizblankaj. La iriso varias el melhelbruna al ruĝa. La supra makzelo de la beko estas malhelbruna kaj la suba makzelo grizeca. La gamboj estas grizecaj. La blanko de kapo kaj vizaĝo estas foje iom nuanca je bruno.

Ili estas tre diferencaj de aliaj trogloditedoj aŭ eĉ de aliaj vivantaj birdoj ĉe la sama areo de distribuado. Tamen en sudookcidenta Kolombio, la raso aenigmaticus havas malhelan kapon kaj subajn partojn kun miksaĵo de blanko, griza kaj malhelo; temas pri ebla hibridaĵo inter la Blankakapa kampilorinko kaj la Zondorsa kampilorinko, el kiu ĝi distingiĝas pro malesto de disfadeniĝintaj strioj sur la dorso.

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en Kolombio kaj Panamo. Ties natura habitato estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Tiu specio loĝas humidajn arbarojn de epifitoj (plantoj neparazitaj kiuj disvastiĝas sur trunkoj). La habitato povas konsistiĝi ankaŭ de degraditaj zonoj ĝis 1500 m de altitudo. En pli aridaj regionoj, ili estas anstataŭataj ofte de la Zondorsa kampilorinko. En Panamo, ili estas el la centro de la lando, okcidente de Colon, ĝis la Nacia Parko Darién. En Kolombio, ties areo estas el Choco [ĉOko] kaj Antioquia laŭlonge de la pacifika marbordo ĝis Narino. Temas pri rara kaj nur loka birdo en sia tuta teritorio. En Darién ili estas iom pli abunda.

Kutimaro redakti

Ili vivas ĉefe en mezaj kaj supraj tavoloj de la branĉaro, rare pli malalte. Estas etaj grupoj, tre verŝajne pligrandigitaj familioj. Ili serĉas nutradon (koleopteroj, ortopteroj kaj formikoj) ĉefe inter epifitoj. Temas plej verŝajne pri loĝantaj birdoj.

Reproduktado redakti

Oni konas malmulte pri tio. La nesto estas strukturo rondoforma kun flanka enirejo. Ĝi situas baze de epifito ĉe mortinta trunko aŭ plej ofte en malalta arbo en klarejo. Ĉirkaŭ la fino de novembre oni vidis plenkreskulojn manĝigantajn junulojn kaj februare oni konstatis elnestiĝon de birdoj kun junula plumaro. Oni uzas nestojn kiel komunaj dormejoj.

Referencoj redakti