George Newbold Lawrence

George Newbold Lawrence (20an de oktobro 180617an de januaro 1895) estis usona negocisto kaj amatora ornitologo.[1][2]

George Newbold Lawrence
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1806 (1806-10-20)
en Nov-Jorko
Morto 17-an de januaro 1895 (1895-01-17) (88-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Loĝloko Usono
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ornitologo • zoologoentreprenisto
vdr

Lawrence estris birdenketojn en Pacifiko por Spencer Fullerton Baird kaj John Cassin, kaj la tri viroj kunaŭtoris Birds of North America en 1860.

Li vendis sian kolekton de 8,000 birdaj haŭtaĵoj al la Usona Muzeo de Natura Historio en 1887.[3]

Aliaj ornitologoj honoris lin per nomado de unu birdogenro kaj de 20 specioj laŭ li,[1] inklude kaj la sciencan kaj la komunan nomon de Laŭrenca kardelo, Carduelis lawrencei, unuafoje priskribita de Cassin en 1852.[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (January 1896) “In Memoriam: George Newbold Lawrence”, The Auk 13 (1), p. 1–10. doi:10.2307/4068733. 
  2. (1918) “LAWRENCE, George Newbold”, The New International Encyclopaedia, 2‑a eldono vol. 13.
  3. Mears, Barbara. (1992) Audubon to Xántus: The Lives of Those Commemorated in North American Bird Names. London, UK: Academic Press. ISBN 978-0-12-487423-7.
  4. Coues, Elliott. (1882) The Coues Check List of North American Birds. Boston, MA: Estes and Lauriat.

Eksteraj ligiloj redakti