Jukatana kampilorinko

La Jukatana kampilorinkoJukatana troglodito (Campylorhynchus yucatanicus) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi estas endemia de Meksiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jukatana kampilorinko
Jukatana kampilorinko
Jukatana kampilorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Campylorhynchus
Specio: C. yucatanicus
Campylorhynchus yucatanicus
(Hellmayr, 1934)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas nekonfuzebla membro de la genro de kampilorinkoj ĉar ne estas aliaj en sia teritorio: la plej proksima populacio estas de Kaktokampilorinko je pli da 1,000 km. La krono estas nigrecbruna kaj iom pli ruĝeca cenuke. La ŝultroj kaj dorso estas malhelbrunaj kun multaj kaj evidentaj blankaj strioj malpli videblaj ĉe la suba parto de la dorso. Ĉe la vosto estas denove striado de zonoj nigrecbrunaj kaj helgrizaj kiu formas 12 aŭ 14 horizontakaj strioj. La subvosto estas nigrestriita kaj bordita de blanko. La mentono, gorĝo kaj brusto estas blankecaj kaj montras vertikalajn malhelajn makuletojn, pli etaj ĉe la mentono kaj la gorgzo, pli larĝaj kaj evidentaj ĉe la brusto kaj ĉefe ĉe la flankoj. La subflugiloj estas grizblankaj kun kelkaj strioj pli malhelaj ĉe la konturo. La iriso estas ruĝecbruna. La beko estas griza aŭ griznigra supre, pli hela baze. La gamboj estas malhelgrizaj.

La kanto estas serio ripetata de 4 aŭ 5 notoj pli muzika ol la simpla ripetado de raŭka noto de la Kaktotroglodito, kiu krome ne kantas duope, sed tiu ĉi jes.

Habitato redakti

Tiu ĉi specio loĝas nur marbordan zonon kun makiso de arbustoj disaj el 3 al 6 m inter kiuj estas ofte Cactus opuntia. Oni trafas ilin ankaŭ en modifitaj habitatoj kiaj birdoj de paŝtejoj. La limigita teritorio estas el la vilaĝo de Celestún okcidente al El Cuyo oriente. Ili eniras malmulte en interno. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustejo, kaj troviĝas nur en la mallarĝa marborda zono de norda Jukatano de kio oni nomas la specion. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Kutimaro redakti

Ili estas videblaj, bruemaj kaj memmontremaj. Ili vivas kutime en paro aŭ eta familia grupo. La paro kantas duope kaj ceremonias dancege. Tiu troglodito serĉas siajn manĝaĵojn kaj surgrunda kaj en malaltaj tavoloj de la vegetalaĵaro. Pri nutrado oni scias malmulte: oni supozas ke ili manĝas ĉefe insektojn, kiel ĉe aliaj trogloditedoj.

Reproduktado redakti

Ili faras grandan neston el herboj kaj fibroj je 2 aŭ 3 m supergrunde. Kvankam estas kaktoj, tiu specio ne uzas ilin male al la Kaktotroglodito. La Jukatana troglodito konstruas enirejan ĉambreton kaj ambaŭ gepatroj kunlaboras. Ĉe favoraj habitatoj estas multaj nestoj, kio supozigas ke ili uzas ilin por ripozi. La resto de la reproduktado ne estas ankoraŭ konata de ornitologoj.

Fontoj redakti