Klarjona troglodito

La Klarjona troglodito (Troglodytes tanneri) estas specio de birdo de la familio de Trogloditedoj. Ĝi estas endemia de la Insulo Klarjono en la Pacifiko ĉe Meksiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Klarjona troglodito
Klarjona troglodito
Klarjona troglodito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Troglodytes
Specio: T. tanneri
Troglodytes tanneri
(Townsend, 1890)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi aspektas multe kiel la Domtroglodito sed ĝi estas pli granda kun pli elstare longa beko, iom proksime al la Karolina troglodito laŭ formo[1].

Ties natura habitato estas la malplej aridaj zonoj de makiso[2], notinde de konvolvuloj Ipomoea halierca[1]. Ili ĉeestas ankaŭ la kazernojn kaj ĝardenojn de la Sulfurgolfo[2] sed kutime evitas la rokajn bordojn kaj aliajn eksponitajn areojn. En densa plantaro, teritorioj havas ĉirkaŭ 10 m por diametro[1].

Maskloj kantas ĉikane por forigi entrudajn eventualajn konkurencantojn. Ovodemetado ŝajne okazas inter mezmarto kaj mezaprilo.[1]

La ovoj estas similaj al tiuj de la Domtroglodito, sed pli grandaj kaj pli longecaj. Ili longas ĉirkaŭ 20 × 14 mm kaj estas ankaŭ kolore baze kiel tiuj de la Domtroglodito, sed kun pli malmultaj kaj puraj markoj notinde pli densaj je la plej akra pinto.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Brattstrom & Howell (1956)
  2. 2,0 2,1 BLI (2007)

Referencoj redakti