Turda kampilorinko

La Turda kampilorinkoTurda troglodito (Campylorhynchus turdinus) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Sudameriko. Kiel sugestite de ties komuna kaj scienca nomoj, ties formo kaj koloro estas iom rememorigaj de tiuj de turdoj, kvankam la ĝenerala impreso en naturo estas tre diferenca kaj ne "turdeca".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turda kampilorinko

Turda kampilorinko
Turda kampilorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Campylorhynchus
Specio: C. turdinus
Campylorhynchus turdinus
(Wied, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Kun totala longo de ĉirkaŭ 20 cm, ĝi estas inter la plej grandaj specioj de trogloditedoj. La kapo kaj dorso estas brungrizaj. La flugiloj kaj supra vosto estas helbrunaj kun densa nigreca striado. La blankecaj subaj partoj estas tre malhelpunktitaj, escepte la gorĝo, kio iĝas strioj en subaj flankoj kaj subpugo. Ili tipe montras distingan blankecan aŭ helgrizecan superokulan strion kaj relative longan voston kiu estas komune levata, kiel ĉe aliaj trogloditedoj. La iom kurveca beko estas relative longa, kaj, inter trogloditoj, maldika. La irisoj estas sukcenkoloraj, grenataj aŭ brunaj. La gamboj kaj piedoj estas malhelgrizaj. La beko estas nigreca supre kaj hela sube. Junuloj estas pli senkoloraj kaj kun subaj markoj ne tiom markitaj.

Tiu specio estas nekonfuzebla pro la kombino de la grando, la nemarkata dorso kaj la subaj partoj tre makulitaj, kio diferencigas ĝin el la aliaj membroj de la genro Campylorhynchus, kiuj krome ne loĝas en la sama zono.

Kutimaro redakti

Malkiel plej parto de aliaj trogloditedoj, ĝi troviĝas tipe el mezaj niveloj al la arbopintoj. Spite sia grando, ĝi estas relative nerimarkebla kaj kutime pli facile trafebla pro sia laŭta, kompleksa voĉo, ege karaktera kaj komponita de muzikaj notoj gajaj kiaj: 'ĉiu ju ĉup, ĉiu ju ju ju ĉup', pro kio brazilaj lokanoj konsideras ĝin kiel najtingalo. Tiu kanto estas antaŭita de stridaj, raspaj kaj bruaj notoj. La kanton oni faras el elstara ripozejo kiaj arbopinto aŭ telefonfosto plej ofte fare de la paro, kvankam la partopreno de la ino estas iomete diferenca.

Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ vegetalan materialon kaj etajn senvertebrulojn. Ili manĝas tipe laŭ paroj aŭ etaj grupoj, kiuj estas familiaj grupoj.

Reproduktado redakti

Oni scias malmulte pri la reproduktado de tiu specio. La neston oni konstruas el herboj kaj havas enirejan ĉambreton kaj internan ĉambron por la reproduktado. Tiun oni lokigas en arboj kaj tre pofte nemalproksime de homoj. En Mato Grosso, la raso unicolor povas uzi neston de sinalakso kiel bazo sur kiu amasigas plumojn kaj vegetalan materialon. En Peruo, la raso hyposticitus uzas naturajn kavaĵojn de arboj tre altajn.

Subspecioj, distribuado kaj habitato redakti

La Turda kampilorinko loĝas ĉefe tri regionojn; ĉiu po unu subspecio. C. turdinus hypostictus troviĝas en suda kaj okcidenta Amazonio, en sudorienta Kolombio, orienta Ekvadoro, orienta Peruo, norda Bolivio kaj amazona Brazilo sude de la Rivero Amazono. La pli pala, griza kaj multe pli uniforma C. t. unicolor troviĝas en la pli sekaj kaj malfermaj arbaraj habitatoj de Pantanal de Brazilo, orienta Bolivio, Paragvajo kaj plej norda Argentino (kie la teritorio etendas). La nomiga subspecio, C. t. turdinus, similas al C. t. hypostictus kaj en habitata prefero kaj en morfologio, kaj troviĝas en la mallarĝa marborda zono de la Atlantiko en orienta Brazilo el ĉe Bahio norde al Espírito Santo sude. Ĝi estas relative komuna en plej parto de sia teritorio.

Estas birdo de ebenaĵoj, sed trovebla ankaŭ ĝis 1300 m je la deklivoj de Andoj. Ili loĝas ĉefe humidajn arbarojn, inklude inondeblajn, sed same klaraĵojn kaj bordojn de ŝoseoj kun rearbariĝantaj senarbarigitaj zonoj. En Mato Grosso en palmejoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti