Aŭstralia akcipitro
La Aŭstralia akcipitro aŭ Bruna akcipitro (Accipiter fasciatus) estas mezgranda taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi troviĝas en Aŭstralio kaj ĉirkaŭaj insuloj.
Aŭstralia akcipitro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aŭstralia akcipitro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter fasciatus (Vigors kaj Horsfield, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiTies supraj partoj estas grizaj kun bruna kolumo; ties subaj partoj estas ĉefe ruĝecbrunaj, fajne striecaj blanke. Tiele ĝi havas similan koloron al la Kolumakcipitro sed ĝi estas pli granda. La flugo estas rapida kaj fleksebla. La korpolongo estas 40-55 cm; la enverguro estas de 75-95 cm. Inoj estas klare pli grandaj: masklaj plenkreskuloj pezas 220 g, kaj inaj 355 g.
Distribuado kaj habitato
redaktiLa Aŭstralia akcipitro estas disvastigata tra Aŭstralio, Tasmanio, Wallacea, Novgvineo, Nov-Kaledonio, Vanuatuo kaj Fiĝio. Ĝi troviĝas en arbaroj.
Manĝo
redaktiIli manĝas ĉefe birdojn; ankaŭ malgrandajn mamulojn, reptiliojn, amfibiojn; foje insektojn.
Reproduktado
redaktiIli nestumas en altaj arboj en platformo el bastonetoj kovrita el verdaj folioj. La ino demetas kutime tri ovojn, foje 2 aŭ 4. La kovada periodo estas de ĉirkaŭ 30 tagoj, kaj elnestiĝo okzas ĉirkaŭ 31 tagojn post eloviĝo.
Subspecioj
redaktiEstas 12 priskribitaj subspecioj nome:
- A. f. fasciatus (nomiga) - (Vigors kaj Horsfield, 1827)
- A. f. buruensis - Stresemann, 1914
- A. f. didimus - (Mathews, 1912)
- A. f. dogwa - Rand, 1941
- A. f. helmayri - Stresemann, 1922
- A. f. natalis - (Lister, 1889)
- A. f. polycryptus - Rothschild kaj Hartert, 1915
- A. f. savu - Mayr, 1941
- A. f. stresemanni - Rensch, 1931
- A. f. tjendanae - Stresemann, 1925
- A. f. vigilax - (Wetmore, 1926)
- A. f. wallacii - (Sharpe, 1874)
Referencoj
redakti- BirdLife International. (2006). Species factsheet: Accipiter fasciatus. Downloaded from http://www.birdlife.org on 9/12/2006
- (1993) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds Vol. 2: Raptors to Lapwings'. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0195530691.