Demografio de Oceanio

Oceanio estas mondo-regiono centrita en la insuloj de la tropika Pacifika Oceano.[1] Konceptoj pri tio kio estas Oceanio varias, difinite varie, ofte geopolitikegeografie. Laŭ geopolitika koncepto uzata de Unuiĝintaj Nacioj, Internacia Olimpika Komitato, kaj multaj atlasoj, la Oceania regiono inkludas Aŭstralion kaj la landojn de Pacifiko el Papuo-Nov-Gvineo orienten, sed nek la Malajan insularon nek Indonezian Nov-Gvineon.[2][3][4] La termino estas foje uzata pli specife por indiki Aŭstralazion kiel geografia kontinento,[5][6] aŭ biogeografie kiel sinonimo ĉu por la Aŭstralazia ekozono (Wallacea kaj Aŭstralazio) ĉu por la Oceania ekozono (Melanezio, Polinezio, and Mikronezio aparte el Nov-Zelando[7] aŭ el ĉeftera Nov-Gvineo[8]).

Kvankam Kristnaskinsulo kaj Kokosinsuloj apartenas al la Komunumo de Aŭstralio kaj estas loĝataj, ili estas pli proksimaj al Indonezio ol al la Aŭstralia ĉeftero, kaj estas pli ofte asocia kun Azio anstataŭ kun Oceanio.

Landoj kaj teritorioj redakti

En la suba tabelo oni montras la datumojn rilatajn al la loĝataj teritorioj de Oceanio.

Nomo de regionoj, sekvitaj per landojn
kaj ĝiaj flagoj[9]
Areo
(km²)
Loĝantaro Loĝdenso
(laŭ km²)
Ĉefurbo ISO 3166-1
Aŭstralazio[10]
  Aŭstralio 7,686,850 22,028,000 2.7 Kanbero AU
  Nov-Zelando[11] 268,680 4,108,037 14.5 Velingtono NZ
External territories of Australia:
Aŝmora kaj Kartia Insuloj 199
  Kristnaskinsulo[12] 135 1,493 3.5 Flying Fish Cove CX
  Kokosinsuloj[12] 14 628 45.1 Okcidenta Insulo CC
Koralmaraj Insuloj 10 4
Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj 372 HM
  Norfolkinsulo 35 2,114 53.3 Kingstono NF
Melanezio[13]
  Fiĝio 18,270 856,346 46.9 Suvo FJ
  Nov-Kaledonio (Francio) 19,060 240,390 12.6 Noumeo NC
  Papuo-Nov-Gvineo[14] 462,840 5,172,033 11.2 Port-Moresbo PG
  Salomonoj 28,450 494,786 17.4 Honiaro SB
  Vanuatuo 12,200 240,000 19.7 Portvilao VU
Mikronezio
  Federacio de Mikronezio 702 135,869 193.5 Palikiro FM
  Gvamo (Usono) 549 160,796 292.9 Hagåtña GU
  Kiribato 811 96,335 118.8 Suda Taravo KI
  Marŝala Insularo 181 73,630 406.8 Majuro MH
  Nauro 21 12,329 587.1 Jareno (de facto) NR
  Nord-Marianoj (Usono) 477 77,311 162.1 Saipano MP
  Palaŭo 458 19,409 42.4 Melekeoko[15] PW
  Vejkinsulo (Usono) 2 12 Vejkinsulo UM
Polinezio
  Usona Samoo (Usono) 199 68,688 345.2 Pagopago, Fagatogo[16] AS
  Kukinsuloj (NZ) 240 20,811 86.7 Avaruo CK
  Paskinsulo (Ĉilio) 163.6 3,791 23.1 Hanga Roa CL
  Franca Polinezio (Francio) 4,167 257,847 61.9 Papeete PF
  Havajo (Usono) 16,636 1,360,301 81.8 Honolulu US
  Niuo (NZ) 260 2,134 8.2 Alofo NU
  Pitkarna Insularo (UR) 5 47 10 Adamstaŭno PN
  Samoo 2,944 179,000 63.2 Apio WS
  Tokelao (NZ) 10 1,431 143.1 Nukunonu TK
  Tongo 748 106,137 141.9 Nukualofo TO
  Tuvalo 26 11,146 428.7 Funafutio TV
  Valiso kaj Futuno (Francio) 274 15,585 56.9 Matauto WF
Sumo 8,536,716 35,669,267 4.2
Sumo minus kontinenta Aŭstralio 849,866 13,641,267 16.1

Plej grandaj urboj redakti

La plej grandaj urbaj aglomeraĵoj de Oceanio troviĝas ĉefe en Aŭstralio, la plej loĝata lando de la kontinento, kaj Novzelando estus la dua. Jen la klasigo:

 
Sidnejo, la plej loĝata urbo en Aŭstralio kaj Oceanio.
 
Aŭklando, la plej loĝata urbo neaŭstralia en Oceanio.
 
Honolulu, nura milionurbo en malgrandaj insuloj de Oceanio.
  1. Sidnejo kun 4,6 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  2. Melburno kun 4,2 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  3. Brisbano kun 2,1 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  4. Perto kun 1,8 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  5. Aŭklando kun 1,3 milionoj da loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  6. Adelajdo kun 1,3 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  7. Honolulu kun 976,372 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  8. Gold Coast-Tweed Heads kun 576,747 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  9. Newcastle kun 540,002 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  10. Canberra-Queanbeyan kun 418,292 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  11. Christchurch kun 382,200 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  12. Wellington kun 381,900 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  13. Suva-Nausori kun 330,000 loĝantoj (Fiĝio, 2007)
  14. Port-Moresby kun 307,643 loĝantoj (Papuazio-Nov-Gvineo, 2009)
  15. Wollongong kun 288,101 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  16. Manokwari kun 286,079 loĝantoj (Okcidenta Papuazio, Indonezio, 2010)
  17. Sunshine Coast kun 241,643 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  18. Dili kun 234,331 loĝantoj (Orienta Timoro, 2010)
  19. Jayapura kun 233,859 loĝantoj (Papuazio, Indonezio, 2010)
  20. Hobart kun 216,276 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  21. Hamilton kun 209,300 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  22. Hilo kun 189,191 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  23. Kota Sorong kun 184,239 loĝantoj (Okcidenta Papuazio, Indonezio, 2005)
  24. Geelong kun 174,086 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  25. Townsville kun 167,636 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  26. Granda Numeo kun 163,723 loĝantoj (Nov-Kaledonio, Francio, 2009)
  27. Kahului kun 158,316 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  28. Cairns kun 146,477 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  29. Papeete kun 131,715 loĝantoj (Franca Polinezio, Francio, 2007)

Notoj redakti

  1. Por historio de la termino, vidu Douglas & Ballard (2008) Foreign bodies: Oceania and the science of race 1750–1940
  2. United Nations Statistics Division – Countries of Oceania. Millenniumindicators.un.org. Arkivita el la originalo je 2011-07-13. Alirita 2009-04-17.
  3. Atlas of Canada Web Master (2004-08-17) The Atlas of Canada – The World – Continents. Atlas.nrcan.gc.ca. Arkivita el la originalo je 2012-11-04. Alirita 2009-04-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-04. Alirita 2021-12-29.
  4. Current IOC members Arkivigite je 2009-10-02 per la retarkivo Wayback Machine.
  5. Encarta Mexico "Oceanía". Mx.encarta.msn.com. Arkivita el la originalo je 2009-11-01. Alirita 2009-04-17. Arkivigite je 2009-03-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-17. Alirita 2021-12-29.
  6. Lewis, Martin W.. (1997) The Myth of Continents: a Critique of Metageography. Berkeley: University of California Press. (ISBN 0-520-20742-4), (ISBN 0-520-20743-2). “Interestingly enough, the answer [from a scholar who sought to calculate the number of continents] conformed almost precisely to the conventional list: North America, South America, Europe, Asia, Oceania (Australia plus New Zealand), Africa, and Antarctica.”.
  7. Udvardy. 1975. A classification of the biogeographical provinces of the world
  8. Steadman. 2006. Extinction & biogeography of tropical Pacific birds
  9. Regionoj laŭ la kategoriiga mapo de UNO, escepte de tio ke iuj regionoj donitaj ĉi tie povas esti konsiderataj kiel estantaj en ambaŭ kaj en Oceanio kaj en Azio aŭ en Norda Ameriko
  10. Uzado de ĉi tiu termino povas esti malsama. UNO nomas ĉi tiun regionon kiel "Aŭstralio kaj Novzelando."
  11. Novzelando estas ofte konsiderata kiel parto de Polinezio sed ne Aŭstralazio.
  12. 12,0 12,1 Kristnaskinsulo kaj Kokosinsuloj estas Aŭstraliaj eksteraj teritorioj en Hinda Oceano sudokcidente de Indonezio.
  13. Malinkluzivas partojn de Indonezio, insulaj teritorioj en Sud-Orienta Azio (regiono de UNO), ofte konsiderata kvazaŭ ĝi estas en Oceanio.
  14. Papuo-Nov-Gvineo estas ofte konsiderata kiel parto de Aŭstralazio kaj Melanezio. Ĝi estas iam inkluzivata en Malaja insularo de Sud-Orienta Azio.
  15. La 7-an de oktobro de 2006, registaro moviĝis el la antaŭa ĉefurbo Koror enen de Melekeok, kiu estas je 20 km al nordoriento de Koror sur insulo Babeldaob.
  16. Fagatogo estas sidejo de registaro de Usona Samoo.