Ekonomio de Aŭstralio

Aŭstralio laŭ ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13-an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrikulturo. La lando havas grandan provizon da energiaj kaj mineralaj krudaĵoj. La monunuo estas la aŭstralia dolaro; la MEP se totala estas de 384 mil milionoj $ kaj pokapa de 18.720 $.

Melburno estas konsiderata ĉefa kerno por negocoj de Aŭstralio, kun multaj kvartaloj kaj la Negoca Konsilantaro de Aŭstralio.
Jara procenta kresko en reala (ĉenvolumo) MEP porkapa ekde 1961.
A deep opencut mine in which some roads can be seen, the dirt is a rusty colour
La orminejo Super Pit en Kalgoorlie, Okcidenta Aŭstralio, estas la plej granda subĉiela minejo de la lando.[1]

Aŭstralio estas riĉa lando; ĝi generas sian enspezon el variaj fontoj kiaj min-rilataj eksportoj, telekomunikado, bankado kaj fabrikoj.[2][3][4] Ĝi havas merkatan ekonomion, relative altan MEP porpersona, kaj relative malalta indico de malriĉo. En terminoj de averaĝa riĉo, Aŭstralio rangis la dua en la mondo post Svisio en 2013, kvankam la indico de la landa malriĉo pliiĝis el 10.2% al 11.8%, el 2000/01 al 2013.[5][6] Ĝi estis identigita de la Credit Suisse Research Institute kiel la lando kun plej alta averaĝa riĉo en la mondo kaj kun la dua plej alta averaĝa riĉo por plenkreskulo en 2013.[5]

Priskribo redakti

La Aŭstralia dolaro estas la valuto de la lando, inklude la teritoriojn de Kristnaskinsulo, Kokosinsulo (Keeling) kaj Norfolkinsulo, same kiel de la sendependaj pacifikinsulaj ŝtatoj Kiribato, Nauro, kaj Tuvalo. Je la kunigo en 2006 de la aŭstraliaj borso nome Australian Stock Exchange kaj Sydney Futures Exchange, la nova Australian Securities Exchange iĝis la naŭa plej granda en la mondo.[7]

Rangita la tria en la Indico de Ekonomia Libero (2010),[8] Aŭstralio estas la dekdua plej granda ekonomio de la mondo kaj havas la kvina plej granda ekonomio pokapa (nominale) je $66,984. La lando estis rangita la dua en la Indico de homa disvolviĝo de Unuiĝintaj Nacioj en 2011 kaj unua en la Prosperindico de Legatum de 2008.[9] Ĉiuj ĉefaj urboj de Aŭstralio estas bone situaj en tutmondaj komparaj loĝindicoj;[10] Melburno atingis la pinton por la kvara jaro en vico de la listo de 2014 de The Economist' pri plej loĝeblaj urboj de la mondo, sekve de Adelajdo, Sidnejo, kaj Perth en la kvina, sepa kaj naŭa lokoj respektive.[11] La totala registara ŝuldo en Aŭstralio estas ĉirkaŭ $190 mil milionoj[12] – 20% el la MEP en 2010.[13] Aŭstralio havas inter la plej altajn domprezojn kaj kelkajn el la plej altajn loĝoŝuldajn nivelojn en la mondo.[14]

 
Destino kaj valoro de la aŭstraliaj eksportoj en 2006[15]

Emfazo al eksportado de varoj pli ol al fabrikitaj produktoj helpis gravan pliigon en la komerco de Aŭstralio ekde la komenco de la 21a jarcento, pro la plialtigo de varprezoj. Aŭstralio havas pagopesilon kiu estas pli ol 7% de la MEP negativa, kaj estis havinta konstante grandajn deficitojn de kontanta mono dum pli ol 50 jaroj.[16] Aŭstralio kreskis je averaĝa ĉiujara indico de 3.6% dum ĉirkaŭ 15 jaroj, kompare kun la ĉiujara averaĝo de la OECD de 2.5%.[16] Aŭstralio estis la nura progresinta ekonomio kiu ne suferis recesion pro la tutmonda financa krizo de 2008–2009.[17] Tamen, la ekonomioj de ses el la ĉefaj komercaj partneroj de Aŭstralio estis en recesio, kio siavice tuŝis Aŭstralion, grave malhelpante ties ekonomian kreskon en ĵusaj jaroj.[18][19] El 2012 al komenco de 2013, la landa ekonomio de Aŭstralio kreskis, sed kelkaj ne-minaj ŝtatoj kaj ĝenerale la nemina ekonomio de Aŭstralio suferis recesion.[20][21][22]

Politiko kaj dungado redakti

La Registaro Hawke reflosis la aŭstralian dolaron en 1983 kaj parte senreguligis la financan sistemon.[23] Sekvis la Registaro Howard kun parta senreguligo de la labormerkato kaj la sekva privatigo de ŝtat-posedataj negocoj, ĉefe ĉe telekomunikado.[24] La sistemo de nerekta impostado estis esence ŝanĝita en Julio 2000 pere de la enkonduko de imposto al havaĵoj kaj servoj de 10% nome Goods and Services Tax (GST).[25] En la aŭstralia impostosistemo, personaj kaj entreprenaj enspezimpostoj estas la ĉefaj fontoj de registara enspezado.[26]

En Majo 2012, estis 11,537,900 personoj dungitaj (ĉu tut- aŭ part-tempe), kun dungoproporcio de 5.1%.[27] La sendungo de junuloj (15–24) atingis 11.2%.[27] Informoj liveritaj en mezo de Novembro 2013 montris ke la nombro de bonfartaj indikiloj kreskis je 55%. En 2007 estis registritaj 228,621 nedungitoj, totalo kiu pliiĝis al 646,414 en Marto 2013.[28] Laŭ la Graduate Careers Survey, tuttempa dungado por nove kvalifikitaj profesiuloj el variaj okupoj malpliiĝis ekde 2011 sed ĝi pliiĝis por gradigitoj tri jarojn post gradiĝo.[29][30]

Sektoroj redakti

Ekde 2008, inflacio estis tipe de 2–3% kaj la baza interezindico de 5–6%. La serva sektoro de la ekonomio, inklude turismon, edukadon, kaj financajn servojn, kalkulas por ĉirkaŭ 70% el la MEP.[31] Riĉa en naturaj rimedoj, Aŭstralio estas ĉefa eksportanto de agrikulturaj produktoj, partikulare tritiko kaj lano, mineraloj kiaj fero kaj oro, kaj energio en la formoj de likvigita natura gaso kaj karbo. Kvankam agrikulturo kaj naturaj rimedoj enkalkulas por nur 3% kaj 5% de la MEP respektive, ili kontribuas substance al la eksportado. La plej grandaj eksportmerkatoj de Aŭstralio estas Japanio, Ĉinio, Usono, Suda Koreio, kaj Novzelando.[32] Aŭstralio estas la kvara plej granda eksportanto de vino, kaj la vina industrio kontribuas je $5.5 mil milionoj jare al la landa ekonomio.[33]

Notoj redakti

  1. Government to help Kalgoorlie quake victims. Australian Broadcasting Corporation (20a de Aprilo 2010). Arkivita el la originalo je 6a de Junio 2010. Alirita 2a de Junio 2010.
  2. Cassen, Robert. (1982) Rich Country Interests and Third World Development. United Kingdom: Taylor & Francis. ISBN 0-7099-1930-1.
  3. Australia, wealthiest nation in the world (20a de Oktobro 2011). Arkivita el la originalo je 2012-07-21. Alirita 24a de Julio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-21. Alirita 2016-09-01.
  4. "Australian's the world's wealthiest", The Sydney Morning Herald, 31a de oktobro 2011. Kontrolita 24a de julio 2012.
  5. 5,0 5,1 Credit Suisse Research Institute (9a de Oktobro 2013). Global Wealth Reaches New All-Time High. The Financialist. Credit Suisse. Alirita 10a de Oktobro 2013.
  6. AAP. "Richest nation but poverty increasing", 12a de Oktobro 2013. Kontrolita 12a de Oktobro 2013.
  7. On the International Realignment of Exchanges and Related Trends in Self-Regulation – Australian Stock Exchange (PDF). Arkivita el la originalo je 13a de Decembro 2010. Alirita 3a de Januaro 2010. Arkivigite je 2007-02-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-21. Alirita 2016-09-01.
  8. Australia. 2010 Index of Economic Freedom. Arkivita el la originalo je 30a de Marto 2010. Alirita 30a de Marto 2010.
  9. Human Development Report 2010 – tables. United Nations (2010). Arkivita el la originalo je 29a de Aprilo 2011. Alirita 25a de Aprilo 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-04. Alirita 2016-09-01.
  10. "Melbourne 'world's top city'", The Age, 6a de Februaro 2004. Kontrolita 31a de Januaro 2009.
  11. Dyett, Kathleen (19a de Aŭgusto 2014). "Melbourne named world's most liveable city for the fourth year running, beating Adelaide, Sydney and Perth", ABC News. Alirita la 14a de Aprilo 2015.
  12. Hughes, Tim. Australian dollar continues astronomical rise to 30-year highs as US dollar, euro tank. Courier Mail. Alirita 26a de Aprilo 2011.
  13. Australia Public debt – Economy. Indexmundi.com (9a de Januaro 2012). Alirita 15a de Aprilo 2012.
  14. Nick Bryant's Australia: Australian affordablity. BBC. Alirita 26a de Aprilo 2011.
  15. 5368.0 – International Trade in Goods and Services, Australia, April 2007. Australian Bureau of Statistics (31a de Majo 2007). Alirita 14a de Junio 2010.
  16. 16,0 16,1 "Might Australia's economic fortunes turn?", The Economist, 29a de Marto 2007. Kontrolita 28a de Majo 2010.
  17. World Economic Outlook (WEO) 2010 Rebalancing Growth. International Monetary Fund. Alirita 31a de Majo 2012.
  18. "Australia slashes immigration as recession looms", The Independent, 16a de Marto 2009. Kontrolita 26a de Aprilo 2011.
  19. . Australian economy growing as new recession fears fade. The Canberra Times (12a de Aprilo 2011). Arkivita el la originalo je 11a de Oktobro 2011. Alirita 26a de Aprilo 2011. Arkivigite je 2011-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-11. Alirita 2016-09-01.
  20. "National economy grows but some non-mining states in recession", The Conversation. Kontrolita 22a de Marto 2013.
  21. Syvret, Paul. "Mining punches through recession", Courier Mail, 7a de Aprilo 2012.
  22. "Non-mining states going backwards", ABC. Kontrolita 22a de Marto 2013.
  23. Macfarlane, I. J. (Oktobro 1998). Australian Monetary Policy in the Last Quarter of the Twentieth Century (PDF). Reserve Bank of Australia Bulletin. Alirita 7a de Decembro 2010.
  24. Parham, Dean (1a de Oktobro 2002) Microeconomic reforms and the revival in Australia's growth in productivity and living standards (PDF). Conference of Economists, Adelaide. Arkivita el la originalo je 12a de Februaro 2014. Alirita 7a de Decembro 2010. Arkivigite je 2014-02-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-12. Alirita 2016-09-01.
  25. Tran-Nam, Binh . “The Implementation Costs of the GST in Australia: Concepts, Preliminary Estimates and Implications [2000] JlATax 23; (2000) 3(5)”, Journal of Australian Taxation 331. Alirita 23a de Aprilo 2010.. 
  26. Part 1: Australian Government Budget Outcome. Budget 2008–09 – Australian Government. Arkivita el la originalo je 2011-03-14. Alirita 23a de Aprilo 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-14. Alirita 2016-09-01.
  27. 27,0 27,1 Australian Bureau of Statistics. 6202.0 – Labour Force, Australia, Aprilo 2012 [1] Arkivigite je 2016-11-15 per la retarkivo Wayback Machine
  28. Patricia Karvelas. "Call for end to welfare poverty", 13a de Novembro 2013. Kontrolita 15a de Novembro 2013.
  29. Australian Graduate Survey. graduatecareers.com.au.
  30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-10. Alirita 2016-09-01.
  31. Australia. CIA – The World Factbook. Cia.gov. Arkivita el la originalo je 29a de Decembro 2010. Alirita 22a de Januaro 2011. Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-03. Alirita 2022-04-29.
  32. Australian Bureau of Statistics. Year Book Australia 2005.
  33. "Wine Australia", wineaustralia. Kontrolita 22a de Oktobro 2010. Arkivigite je 2010-10-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-23. Alirita 2016-09-01.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti