Artropoda okulo

(Alidirektita el Komponita okulo)

Artropodoj prae posedis facetokulojn, sed la tipo kaj origino de tiu okulo varias inter grupoj, kaj kelkaj taksonoj havas duarange disvolvigitajn simplajn okulojn. La disvolvigo de la organo tra la stirpo (??) povas esti ĉirkaŭkalkulita per komparo de grupoj kiuj disbranĉiĝis frue, kiel la Onychophora kaj la Hufumkraboj ĝis la antaŭenira okulkondiĉo troviĝinta en insektoj kaj en aliaj derivitaj artropodoj.

Multaj insektoj, kiaj tiu ino de Tabanus lineola, havas diĥoptajn komponitajn okulojn.

Apudigitaj okuloj estas la plej ofta formo de okulo, kaj estas supozeble la praa formo de facetokulo. Ili troviĝas en ĉiuj artropodaj grupoj, kvankam ili eble evoluis el pli ol unu fojo ene de tiu filumo.[1] Kelkaj anelidoj kaj duvalvuloj havas apudigitajn okulojn. Ili estas posedataj ankaŭ de Limulus, nome la ĉefaj Hufumkraboj, kaj estas sugestoj ke aliaj keliceruloj disvolvigis siajn simplajn okulojn per malpliigo el kompleksa komenca punkto.[1] Kelkaj raŭpoj ŝajne evoluigis facetokulojn el simplaj okuloj en la kontraŭa direkto.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 M F Land; R D Fernald (1992), "The Evolution of Eyes", Annual Review of Neuroscience, 15 (1): 1–29, doi:10.1146/annurev.ne.15.030192.000245, PMID 1575438.