Fantominsektoj

(Alidirektita el Phasmatodea)

La fantominsektoj (latine Phasmatodea) estas ordo en la filumo artropodoj kaj klaso insektoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fantominsektoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Superfilumo: Muduloj Ecdysozoa
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Phasmatodea
Jacobson & Bianchi, 1902
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Migranta folio

La specioj de tiuj ordo estas plantomanĝantoj kaj havas maĉajn buŝpartojn. La korpolongo dependas de la specio kaj varias inter 5-33 centimetroj, la femaloj estas pli grandaj ol la maskloj. Ilia korpo estas tre varia, similas al arbovergoj, branĉoj aŭ folioj. Ili havas du kunmetitajn okulojn kaj 2–3 punktookulojn. La antaŭtorako estas ĝenerale mallonga, la meztorako estas relative longa, dum la posta torako preskaŭ tute kunkreskis kun la abdomeno. La flugiloj ne havas gravan rolon, ili mankas ĉe maskloj de kelkaj specioj, kelkfoje ĉe ambaŭ seksoj. Dumtage, ili povas kaŝi sin – danke al la perfekta kamufla aspekto – nerimarkeble inter la branĉoj de la arboj, ili nutras sin nokte. Se oni do rimarkas ilian kamufladon kaj ĝenas ilin, la vergoinsektoj ek-kraĉas.

Disvastiĝo redakti

La fantominsektoj disvastiĝis ĉie en la tropikoj, en la varma kaj modera klimatoj. Oni kalkulas nombron de la specioj je 3.000. Vivebleco de multaj specioj dependas de ununura, nutrebla plantospecio, tiel la specinombron verŝajne malpliigas la daŭra detruo de la praarbaroj.

Reproduktado redakti

La insektoj demetas la ovojn en la modera klimato somere, en la tropikoj dum la tuta jaro. La ovonombroj varias depende de la specioj, inter 100-1300. La ontogenezo daŭras de 3 monatoj ĝis 3 jaroj. Ili reproduktiĝas per partenogenezo.

Sistematiko redakti

La ordon konsistas la sekvaj subordoj kaj familioj

  • Phyllioidea
 
Specio de genro "Clonopsis", eble "Clonopsis gallica", de familio Baciledoj, Don Benito, Hispanio, Novembro 2021.