Superorganismo estas koncepto uzata en biologio kaj ekologio por aludi al grupo de sinergie interagantaj organismoj de la sama specio. Komunumo de sinergie interagantaj organismoj de diferencaj specioj estas nomata "holobionto".

Kolonio de termitoj.

La termino superorganismo estas aplikata en himenopteroj kiel abeloj, formikoj kaj vespoj, same kiel termitoj (pli proksimaj al blatoj ol al formikoj), ĉiuj el ili sociaj insektoj. Temas pri sociobiologia koncepto kiu referencas al socia organizaĵo, kiel komunumo, kiu transiras la biologiajn organismojn kiuj komponas ilin.

Ĉiuj superorganismoj havas komune:

  • La ekzisto de komuna nesto kiu havigas protekton kaj ebligas la provizon.
  • La longa vivodaŭro de la patrino kaj koincido de diversaj generacioj de fratoj.
  • La distribuado kaj disdonado de funkcioj de la kolonio, kun apero de kastoj.
  • La komunikado inter ĉiuj konstituantoj de la socia grupo.

Tiu socia vivo havigas al animaloj kiuj havas ĝin difinitajn avantaĝojn en la profito de la rimedoj kiuj siavice havigas al ili plej grandan evoluan sukceson:

  • Pli granda nombro de idoj por ĉiu patrino.
  • Pluteni sendependecon disde la ekstera medio, superante kontraŭajn kondiĉojn.
  • Pli longa vivodaŭro ol en la cetero de insektoj.

Abelo estas ento de agado, sed tiu vivas kongrue kun ia labordivido, nome estas laborabeloj, virabeloj kaj abelreĝinoj. Tiu socia organizo ebligas la aserton ke la celoj de la unuopa abelo estas subigitaj al tiuj de la abelujo.

Kelkaj fakuloj asertas, ke vere ĉio kio ekzistas estas enorma superorganismo, kie eĉ virusoj havas rilaton kun la vivo la tuta aro, el kiu formas parton ankaŭ la homa specio. Tiu teorio estas nomata Teorio Gaja.

Bibliografio redakti

  • Jürgen Tautz, Helga R. Heilmann: The Buzz about Bees - Biology of a Superorganism, 284 pages : Springer-Verlag 2008. ISBN 978-3-540-78727-3
  • Bert Hölldobler, E.O. Wilson: "The Superorganism: The Beauty, Elegance, and Strangeness of Insect Societies", 576 pages : W.W. Norton, 2008. ISBN 978-0-393-06704-0
  • Kelly, Kevin (1994). Out of control: the new biology of machines, social systems and the economic world. Boston: Addison-Wesley, 98. ISBN 0-201-48340-8.