Muŝoj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Muŝoj
Six Diptera.jpg
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Flugilaj insektoj Pterygota
Infraklaso: Neoptera
Superordo: Endopterygota
Ordo: Diptera
Schiner, 1862
Subordo: Brachycera
Infraordoj

Asilomorpha
Eremoneura
Stratiomyomorpha
Tabanomorpha
Vermileonomorpha
Xylophagomorpha

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Muŝoj estas komunlingva nomo por dipteraj insektoj en la subordo Brachycera. Ili estas kovritaj de haroj, precipe sur la kapo kaj brusto. La ĉefa diferenco kompare al la alia diptera subordo, la nematoceroj, estas la morfologio de iliaj mallongaj antenoj, de kie venas ankaŭ la nomo de tiu subordo (el la greka brakhys, mallonga, kaj keras, korno). En la subordo estas agnoskataj ĉirkaŭ 118-126 familioj, kaj plurmiloj da specioj.

Mouche indéterminée.jpg

Oni dividas muŝojn en du grupojn laŭ la maniero de ilia elpupiĝo: la grupo Orthorrhapha elpupiĝas tra fendo en la pupo; la grupo Cyclorrhapha forpuŝas unu finon de la proksimume cilindra pupo kaj tie elpupiĝas.

Multaj specioj estas tre disvastiĝintaj kaj vivas en home loĝataj regionoj, parte profitante de homaj nutraĵo aŭ forĵetaĵoj. Grandan signifon por biologio akiris la bananmuŝo (Drosophila melanogaster), ekspluatata kiel esplorobjekto de genetiko pro siaj bone observeblaj kromosomoj.

Kelkaj specioj transportas danĝerajn patogenojn. Konata estas la glosino (ceceo), kiu transportas tripanosomojn, kiuj kaŭzas dormomalsanon.

En literaturoRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri muŝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo. 
  •  
     Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. 
  •  
     Fari el muŝo elefanton. 

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08.