Filopatrio estas teknika koncpeto rilate la ekologion de la vivo de animaloj kaj konsistas en revenemo al naskiĝloko post elmigrado aŭ disiĝo post elnestiĝo, ĉar ĉefe tems pri birdoj. Tio plifaciligas la survivon de la junuloj, ĉar ili povas koni la ĉirkaŭon, medion kaj estas adaptitaj al ties kondiĉoj.

Tre ofte tiu kutimo rilatas la kutimaron de multaj specioj kie kutime junuloj ankoraŭ nereproduktantaj helpas la gepatrojn zorgi pri la nova idaro; tio helpas la disvastiĝon de la specio kaj de la genetikaj bazoj.

La specioj kiuj revenas al naskiĝloko por specife reproduktiĝi en tiu loko montras reproduktan filopatrion.