Mantedoj, Mantidae, estas la plej granda familio de la ordo Mantodea, ofte konata kiel preĝomantoj; plej estas tropikaj aŭ subtropikaj. Historie, tiu estis la nura familio en la ordo, kaj multaj referencoj ankoraŭ uzas la terminon "mantedo" por referenci al ajna manto. Teknike, tamen, "mantedo" referencas nur al membroj de la familio Mantidae, kaj neal la 14 aliaj familioj de mantoj. Kelkaj el la plej ĵusaj klasigoj promociis nombrajn mantedajn subfamiliojn al la rango de familio, ekz. Iridopterygidae, Sibyllidae, Tarachodidae, Thespidae kaj Toxoderidae,[1] dum aliaj klasigoj limigis la nombron de subfamilioj sen plialtigi ilin al pli alta rango.

Large brown mantid white.jpg
Mantis octospilota

Multaj specioj troviĝas en Nordameriko, el kiuj la tri plej oftaj estas la Religimanto (Mantis religiosa), la Ĉina manto (Tenodera sinensis), kaj la Karolina manto (Stagmomantis carolina). El tiuj, nur la lasta estas indiĝena de la kontinento – M. religiosa kaj T. sinensis estis enkondukita en la 20a jarcento kiel predantoj en klopodo kontroli plagopopulaciojn en ĝardenoj.

Multaj mantoj predas la kamoation (Polybia occidentalis), nome svarma vespo. Kiam la vespoj lasas la neston por manĝi, la mantoj predas ilin.[2]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Ehrmann, R. 2002. "Mantodea: Gottesanbeterinnen der Welt". Natur und Tier, Münster
  2. Bouwma, Andrew M., Peter E. Bouwma, Erik V. Nordheim, kaj Robert L. Jeanne. "Adult Mortality Rates in Young Colonies of a Swarm-founding Social Wasp (Polybia Occidentalis)". Journal of Zoology 260.1 (2003): 11–16. 1a de majo 2003.