Ortonikedoj
La Ortonikedoj (Orthonychidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Ĝi konsistas el unu sola genro kun tri specioj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Species
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Problemoj de la klasifikado
redaktiKelkaj aŭtoroj konsideras la aŭstralian birdofamilion de Cinklosomatedoj (Cinclosomatidae) apartenanta al la ortonikedoj.
Kelkaj konsideras Orthonyx novaeguineae kiel subspecion de Orthonyx temminckii.
Vivejo kaj vivmaniero
redaktiOrtonikoj estas endemiaj en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo.
Ili estas duongrundaj birdoj kun malforta flugkapablo kaj konstruas neston kun kupolo sur aŭ proksime al la grundo. Insektoj kaj larvoj estas ilia manĝaĵo. Ili uzas siajn rigidajn vostoplumojn por apogi sin dum manĝado. La maskloj amdancas simile al la Menuredoj (Menuridae).
Genro kaj specioj
redakti- ortoniko (Orthonyx)
- Nov-gvinea ortoniko (Orthonyx novaeguineae)
- Teminka ortoniko (Orthonyx temminckii)
- Spaldinga ortoniko (Orthonyx spaldingii), ankaŭ: nigrakapa ortoniko