La Pomatostomedoj (Pomatostomidae) estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. Ĝi konsistas el nur unu genro. La malgrandaj ĝis mezgrandaj birdoj estas endemiaj en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Ĉiuj kvin specioj estas ĉiomanĝantoj kaj nutras sin sur la grundo. Pomatostomedoj estas tre sociemaj kaj vivas en familiaj grupoj kaj malgrandaj svarmoj ĝis ĉirkaŭ 20 individuoj kaj manĝas komune, laŭte vokante unu al la alia la tutan tagon.

Pomatostomus superciliosus - Chiltern.jpg
Pomatostomus superciliosus - Chiltern

Dum multaj jaroj la pomatostomoj estis klasifikitaj, iel necerte, al la timaliedoj (timaliidae), kaŭze de la similaj apero kaj kondutoj. Pli novtempaj esploroj tamen indikas, ke ili apartenas pli trafe al la corvidae ol al la passeridae kaj ili nun estas klasifikitaj kiel separita familio.

Pomatostomus halli

Genro kaj specioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti