La Arbedokanbirdo, Acrocephalus dumetorum, estas birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ili reproduktiĝas en moderklimata Azio kaj plej orienta Eŭropo. Ili estas migrantaj, kiuj vintras en Barato kaj Srilanko. Ĝi estas unu el la plej komunaj vintrantaj akrocefaledoj en tiuj landoj. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbedokanbirdo
Arbedokanbirdo, ĉe Nova Aliporo en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Arbedokanbirdo, ĉe Nova Aliporo en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
ĉe Nova Aliporo en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato. Parta kanto en vintrejo
ĉe Nova Aliporo en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Parta kanto en vintrejo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. dumetorum'
Acrocephalus dumetorum
(Blyth, 1849)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Tiu palearktisa malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en arbustaroj aŭ klaraĵoj, ofte ĉe akvo, sed ĝi ne troviĝas en marĉoj. La ino demetas 4-6 ovojn en nesto en arbusto.

    Tiu estas mezgranda kanbirdo, 12.5–14 cm longa. Plenkreskulo havas tutbrunan dorson kaj palajn subajn partojn. Estas hela superokula strio kaj la birdo estas pli malhelbruna ĉe krono kaj flugilbordoj. Ĝi povas esti facile konfuzata kun la Kanbirdo, Grenokanbirdo kaj kun kelkaj el la kanbirdoj el la genro Hippolais. Ĝi estas kiel la Kanbirdo, sed ĝi estas pli griza dorse, la frunto estas malpli ebeneca kaj la beko estas malpli forta kaj pinteca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de kanbirdoj, sed junuloj estas pli flavaj sube.

    La habitato estas diferenca el la kareksejoj kiuj preferas la Kanbirdo aŭ la preferata vegetaĵaro de la Grenokanbirdo, ĉar tiu specio elektas arbojn aŭ arbustojn kiel ripozejoj. Kiel plej parto de kanbirdoj, ankaŭ la Arbedokanbirdo estas insektovora, sed manĝas ankaŭ aliajn malgrandajn aĵojn kiel berojn.

    En la reprodukta sezono, la plej bona identigilo estas la kanto, kiu estas malrapida kaj ripeteca, kun multe da imitado de aliaj birdoj, punktitaj per skaloj kaj tipaj akrocefalaj fajfoj.

    Tiun birdospecion priskribis unuafoje la britia zoologo Edward Blyth kaj en kelkaj lingvoj, ankaŭ la specio estas nomata laŭ li.

    Referencoj redakti

    Plia legado redakti

    Identigilo redakti

    • Golley, Mark kaj Richard Millington (1996) Identification of Blyth's Reed Warbler in the field Birding World 9(9): 351-353
    • Vinicombe, Keith (2002) Identification matters: Agrocephalus Birdwatch 124:27-30


    Bildaro redakti

    Eksteraj ligiloj redakti