La hipokolio (Hypocolius ampelinus) estas la unusola birdospecio en la familio hipokoliedoj (Hypocoliidae) el la ordo de la paseroformaj birdoj. La sistematika pozicio de la hipokolio estas neklara. Oni enordigis ĝin, kaj iuj ankoraŭ enordigas, al la bombiciledoj (Bombicillidae). Kelkaj sistematikistoj metas la specion ankaŭ en la proksimecon de la piknonotedoj (Pycnonotidae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hipokoliedoj
Ina hipokoliedo
Ina hipokoliedo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Subordo: Passeri
Familio: Hipokoliedoj Hypocoliidae
Genro: Hipokolio Hypocolius
Bonaparte, 1850
Specio: H. ampelinus
Hypocolius ampelinus
Bonaparte, 1850
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Hypocolius ampelinus - (MHNT)

La disvastiĝejo etendiĝas de Nordafriko tra Irano ĝis al Hindio. Ĉe la orienta Mediteranea marbordo ĝi estas malofta vintrogasto. Ekster la kovotempo ĝi vivas precipe je malgrandaj grupoj en ĝardenoj aŭ palmoboskoj. La timema birdo nutras sin per beroj, daktiloj, figoj, morusoj aŭ ankaŭ insektoj. La griza plumarkoloro ne estas evidente diferenca inter maskloj kaj inoj. Sed la masklon ornamas starigeblaj nigraj kapoplumoj, kiuj al la ino mankas. La vostoplumoj je la fino estas nigraj. Simile al la laniedoj (Laniidae) la hipokolio havas je ambaŭ flankoj de la kapo triangulan, nigran strion, kiu super la okuloj malantaŭen larĝigas.

La grandan, pelvetoforman neston ambaŭ maljunbirdoj konstruas, plej ofte kaŝite en la folibranĉaro de plamoj. La ovaro konsistas el kvar ĝis kvin ovoj. Junbirdoj havas flavebrunan plumaron. Je la vostoplumoj mankas la nigra koloro.

La hipokolio estas nemigrantomallongdistanca migranto. Kiom la inventaro nombras, pri tio ne ekzistas klaraj informoj, sed tiu birdo ne estas aljuĝita al la endanĝerigitaj birdospecioj. En ĝia ĉefa disvastiĝejo en Mezopotamio ĝi nombriĝas al la oftaj birdospecioj.

Eksteraj ligiloj redakti