La Laniedoj (Laniidae) estas birdofamilio el la ordo de la Paseroformaj birdoj, subordo Kantobirdoj (Passeres), kiu estas okulfrape desegnita kaj havas hokoforman, kurban bekon; laniedoj nutras sin per grandaj insektoj kaj malgrandaj vertebruloj, kiujn ili por nutroprovizo fiksas sur pikilojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Laniedoj
Nordamerika lanio
Nordamerika lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu familio estas komponita el 31 specioj en tri genroj. La familia nomo, kaj tiu de la tipa kaj plej granda genro, Lanius, devenas el la latina vorto por "buĉisto", pro ties kurioza kaj distinga manĝokutimaro.

Distribuado, migrado kaj habitato redakti

Plej parto de specioj de laniedoj havas distribuadon en Eŭrazio kaj Afriko, kun nur du reproduktantaj en Nordameriko (la Nordamerika kaj Granda lanioj). Ne estas membroj de tiu familio en SudamerikoAŭstralio, kvankam unu specio atingas Novgvineon. La laniedoj varias laŭ etendo de sia teritorioj, kun kelkaj specioj kiel la Granda lanio kun teritorio tra la norda hemisfero al la Santomea lanio kiu estas limigita al la insulo de São Tomé.[1]

Ili loĝas en malfermaj habitatoj, ĉefe stepoj kaj savanoj. Kelkaj specioj de lanioj estas loĝantoj de arbaroj, sed ĉefe en malfermaj habitatoj. Kelkaj specioj reproduktiĝas en nordaj latitudoj dum somero, poste migras al pli varmaj klimatoj por vintro.

Aspekto redakti

Lanioj estas mezgrandaj birdoj, ĝis 50 cm longaj, kun griza, bruna aŭ nigrablankaj plumaroj. Ties bekoj estas hokoformaj, kiel tiu de rabobirdo, kiu montras ilian predantan naturon, kaj ties alvokoj estas stridaj.

Kutimaro redakti

 
Abelo supozeble kaptata kaj palisumita fare de lanio.

Laniedoj estas konataj pro sia kutimo kapti insektojn, malgrandajn birdojn, aŭ mamulojn kaj palisumi siajn korpojn en dornoj. Tio helpas ilin disŝiri la karnon en pli malgrandajn kaj taŭgajn fragmentojn laŭgrande, kaj utilas kiel kaŝejo por permesi la lanion reveni al nemanĝitaj partoj poste.[2]

Laniedoj estas teritoriaj, kaj ties teritorioj estas defendataj el aliaj paroj. Ĉe migrantaj specioj reprodukta teritorio estas defendata en la reproduktejoj kaj oni setligas pli malgrandan manĝoteritorion dum migrado kaj en vintrejoj.[1] Kie kunekzistas kelkaj specioj de lanioj la konkurenco por teritorioj povas esti intensa.

Laniedoj faras regulan uzadon de eksponitaj (elstaraj) ripozejoj, kie ili adoptas memmontreman rektan sintenon. Tiuj lokoj utilas por gvati predojn kaj por averti sian ĉeeston al rivaloj.

Reproduktado redakti

Laniedoj estas ĝenerale monogamaj reproduktantoj, kvankam oni konstatis poliginion en kelkaj specioj.[1] Kooperativa reproduktado, kie junaj birdoj helpas siajn gepatrojn zorgi la venontan generacion de junuloj, estis konstatita en ambaŭ specioj de la genroj Eurocephalus kaj Corvinella kaj en almenaŭ unu specio de Lanius. Maskloj allogas inojn al siaj teritorioj kun tre bone proviziitaj kaŝejoj, kiuj povus inkludi nemanĝeblajn sed brilkolorajn erojn. Dum pariĝado la masklo plenumas ritan dancon kiu inkludas agojn kiuj imitas la palisumon de predojn en dornojn kaj manĝigadon de la ino. Lanioj faras simplajn, tasformajn nestojn el branĉetoj kaj herboj, en arbustoj kaj plej malaltaj branĉoj de arboj.[2]

Genroj kaj specioj en taksonomia ordo redakti

 
Lacerto palisumita sur dornoj fare de Sudgranda lanio Lanius meridionalis, Lanzarote

FAMILIO: LANIEDOJ

Birdoj kun similaj nomoj redakti

Aliaj specioj estas populare nomataj "lanioj" kaj estas en la jenaj familioj:

La Prionopedoj kaj la Malakonotedoj estas tre proksime rilataj al la Laniedoj, kaj iam estis inkludataj en la laniedan familion. Dume la kukollanioj ne estas rilataj al la lanioj kaj ricevas tiun nomon nur pro simileco laŭ griza koloro kun lanioj kaj pro flugmaniero kun kukoloj.

La Aŭstralaziaj Buĉobirdoj ne estas lanioj, kvankam ili okupas similan ekologian niĉon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Yosef, Reuven (2008), "Family Laniidae (Shrikes)", in Josep, del Hoyo; Andrew, Elliott; David, Christie, Handbook of the Birds of the World. Volume 13, Penduline-tits to Shrikes, Barcelona: Lynx Edicions, pp. 732–773, (ISBN 978-84-96553-45-3) 
  2. 2,0 2,1 Clancey, P.A.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 180. ISBN 1-85391-186-0.
  • Harris, Tony. (2000) Shrikes and Bush-shrikes. Princeton University Press. ISBN 0-691-07036-9.
  • Lefranc, Norbert. (1997) Shrikes: A Guide to the Shrikes of the World. Yale University Press. ISBN 0300073364.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti