La Bejdorsa lanio, (Lanius vittatus), estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas loĝanta en Suda Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bejdorsa lanio
Bejdorsa lanio,L. vittatus ĉe Montetoj Ananthagirioj, en Distrikto Rangaredi de Andra Pradeŝo, Barato.
Bejdorsa lanio,L. vittatus ĉe Montetoj Ananthagirioj, en Distrikto Rangaredi de Andra Pradeŝo, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. vittatus'
Lanius vittatus
(Valenciennes, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
L. vittatus ĉe Nacia Parko Sultanpur en Gurgaon, Distrikto de Harjano, Barato.

Ĝi estas malgrandeca lanio 17 cm, bejbruna supre kun pala pugo kaj longa nigra vosto kun blankaj bordoj. La subaj partoj estas blankaj, sed kun sablokoloraj al ruĝecaj flankoj.[1] La krono kaj nuko estas grizaj, kun tipa lania masko traokula. Estas malgranda sed rimarkinda blanka flugilmakulo, kiu dumfluge estas strio kaj la beko kaj kruroj estas malhelgrizaj.[1] La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas eluzitaj versioj de plenkreskulo.[1]

Kutimaro kaj habitato redakti

La Bejdorsa lanio havas karakteran rektan sintenon tipa inter lanio ripoze sur arbusto, el kiu ĝi eksaltas al lacertoj, grandaj insektoj, malgrandaj birdoj kaj ronĝuloj.[1]

Predoj povas esti palisumitaj ĉe akra pinto, kiel dorno. Tio sekurigas la disŝiron per la forta hokoforma beko, sed ties piedoj ne taŭgas por ŝirado.[1]

Ĝi estas disvastigata loĝanta reproduktanto en Afganio, Pakistano kaj Barato, kaj oni ĵus trovis en Srilanko. Ĝi nestumas en arbustoj en areoj de arbustaro kaj kultivado; la ino demetas 3-5 ovojn.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Grimmett, Inskipp and Inskipp. 'Birds of India'.

Eksteraj ligiloj redakti

  • IUCN2008, BirdLife International, 2009, 146420, Lanius vittatus, 2a Junio 2009. Malplej zorgiga.

Bildaro redakti