Andra-Pradeŝo

barata subŝtato
(Alidirektita el Andra Pradeŝo)

Andra-Pradeŝo (telugue ఆంధ్ర ప్రదేశ్ «ŝtato de la [tribo] Andra») estas federacia ŝtato en la orient-borda parto de Barato. Ĝi estas la kvara plej granda ŝtato de Barato en areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Norde situas la najbaraj barataj ŝtatoj Maharaŝtro, Ĉhatisgaro kaj Oriso, oriente la Bengala Golfo, sude la ŝtato Tamilnado kaj okcidente Karnatako. Andra-Pradeŝo fondiĝis la 1-an de novembro 1956.

Andra-Pradeŝo
Origina nomo ఆంధ్ర ప్రదేశ్

subŝtato de Barato
Administrado
Estas parto de  Barato
Administra centro Vijajaŭada (provizore), Amaravatio (planite)
Politiko
Estro Y. S. Jaganmohan Reddy

(ekde 30-a de majo 2019)

Demografio
Oficialaj lingvoj telugua lingvo, ekde 2022 ankaŭ la urdua lingvo[1][2]
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011[3]) 49 386 799
Loĝdenso 308 loĝ./km²
Geografio
Areo 160 205 km² (16 020 500 ha)
Andra-Pradeŝo sur la mapo de  Barato
Andra-Pradeŝo sur la mapo de  Barato
Geografia situo 16° 30′ 50″ N, 80° 30′ 59″ O (mapo)16.51480.516488888889Koordinatoj: 16° 30′ 50″ N, 80° 30′ 59″ O (mapo) [+]
Andra-Pradeŝo (Andra-Pradeŝo)
Andra-Pradeŝo (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Andra-Pradeŝo

Map

Hor-zono UTC+05:30
Kodoj
ISO 3166-2 IN-AP
Eksteraj paĝoj
www.ap.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Andra-Pradeŝo [+]
Pliaj informoj
Analfabetismo 39%
vdr

Historio

redakti

Pro divido de la malnova subŝtato de Andra-Pradeŝo en du novaj subŝtatoj Telangano kaj la restanta Andra-Pradeŝo en junio 2014, la ĝisnuna ĉefurbo Hajderabado iĝis ĉefurbo de Telangano, kaj necesis nova ĉefurbo de Andra-Pradeŝo - la decido estis tute nove konstruata ĉefurba komplekso Amaravati. La fundamenta ŝtono estis metita en 2015, sed en 2019, kiam pluraj internaciaj bankoj retiris sian financan subtenon, la projekto ŝanceliĝis. La konstruado tamen plu okazas helpe de pluraj aziaj kaj oceaniaj landoj, kun aparte forta subteno de Singapuro. Laŭ la stato de somero 2024, la konstruado ankoraŭ daŭras.

Historio

redakti

En 1953, Potti Sriramulu fastis ĝis morto postulante apartan ŝtaton por la telugu-parolanta loĝantaro, kiu kaŭzis tumultojn poŝt lia morto[4].  La Andra Ŝtato estis disigita el la Madrasa ŝtato en 1953 kaj plue reorganizita en 1956[5].

La 1-an de oktobro 1956, Andhra Ŝtato estis disigita de la Madrasa Ŝtato[6]. La ŝtatiĝo estis rezulto de la lukto protekti la interesojn de la telugu-parolanta loĝantaro en la Madrasa Ŝtato, regata de ĝia tamil-parolanta prezidanteco. La ĉefurbo de la ŝtato Andra iĝis la urbo Kurnul, kiu estis ĉefurbo de la iama subŝtato Andra inter 1953 kaj 1956.

En junio 2014 la norda parto de la subŝtato apartiĝis kaj ricevis statuson de nova subŝtato de Barato, Telangano. Antaŭa ĉefurbo de Andra-Pradeŝo estis Hajderabado, kiu nun estas la ĉefurbo de Telangano. Tamen por maksimume dek jaroj, do ĝis plej malfrue 2024, la urbego ankaŭ plu konsideriĝos jura ĉefurbo de Andra-Pradeŝo. Tamen necesis nova ĉefurbo de Andra-Pradeŝo - la decido estis tute nove konstruata ĉefurba komplekso Amaravati, kaj provizora intertempa administra centro en la urbo Vijajaŭada. La fundamenta ŝtono por la nova planita ĉefurbo Amaravatio estis metita en 2015, sed en 2019, kiam pluraj internaciaj bankoj retiris sian financan subtenon,[7] la projekto ŝanceliĝis. La konstruado tamen plu okazas helpe de pluraj aziaj kaj oceaniaj landoj, kun aparte forta subteno de Singapuro. Laŭ la stato de somero 2024, la konstruado ankoraŭ daŭras. Fakta administra centro tamen jam nun estas la urbo Vijajaŭada.

Aliaj gravaj urboj estas Adoni, Anantapuramu, Ĉilakaluripet, Ĉittur, Eluru, Gudivada, Guntakal, Hindupur, Kadiri, Kakinada, Maĉilipatnam, Madanapalle, Nandjal, Narasaraopet, Nellore, Ongole, Proddatur, Tadepalligudem, Tadipatri kaj Vizianagaram.

Geografio kaj klimato

redakti

La malnova Andra-Pradeŝo dividiĝis en tri regionojn: Marborda Andrao, Rayalaseema kaj Telangana. Du grandaj riveroj, Godavari kaj Kriŝna, fluis tra ĝi.

Ĝis junio 2014 Andra-Pradeŝo havis 23 distriktojn: Adilabad, Anantapur, Chittoor, Kadapa, Orienta Godavari, Guntur, Hajderabado, Karimnagar, Khammam, Krishna, Kurnool, Mahbubnagar, Medak, Nalgond, Sri Potti Sreeramulu Nellore, Nizamabad, Prakasam, Rangareddy, Srikakulam, Visakhapatnam, Vizianagaram, Warangal kaj Okcidenta Godavari.

La ĉefurbo Hajderabado kun sia ĝemela urbo Sekunderabado, estis la plej granda urbo en la ŝtato. Visakhapatnam estis la ĉefa havenurbo kaj sume la dua plej granda urbo de la subŝtato, Vijajaŭada la tria plej granda urbo, Tirupatio la naŭa plej granda urbo. Alia urbo estas Tenali.

Geografiajn elementojn

redakti

Demografio

redakti

Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 49 634 314 loĝantoj sur areo de 162 970 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 305 loĝantoj/km².

La telugua estas la oficiala lingvo de la subŝtato. Ĝis junio 2014, 88 % de la loĝantoj parolis la teluguan. La telugua, kiu apartenas al la dravida lingvofamilio, estas la tria ĉefa lingvo en Barato. Aliaj gravaj lingvoj de Andra-Pradeŝo laŭ statistikoj de antaŭ junio 2014 estas: la urdua (8,63%), la hindia (3,23%) kaj la tamila (1,01%). En novembro 2008, la barata registaro deklaris la teluguan klasika kaj praa lingvo.

Festivaloj

redakti
  • "Sankranthri" en januaro
  • "Maha ŝivratri" en februaro/marto
  • "Holi" en marto
  • "Ugadi" (la telugua novjaro) en marto/aprilo
  • "Sri Rama Navami" festata en marto/aprilo, 9 tagoj post "Ugadi"
  • "Varalakŝmi Vratam" en aŭgusto
  • "Vinajaka ĉaviti" en aŭgusto
  • "Dasara" en septembro/oktobro
  • "Deepavali" en oktobro/novembro, 20 tagoj post la festo "Dasara"
  • "Eid-ul-Fitr", "Bakr-id", "Muharam"
  • "Kristnasko" en decembro

Ekonomio

redakti

En la ŝtato kultiviĝas aparte multe da rizo, kaj tial ĝi kaj la ŝtato Okcidenta Bengalio nomiĝas «la rizbovlo de Barato».

Referencoj

redakti
  1. artikolo Official Languages Act Amended to Recognise Urdu as Second Language ("Oficiala lingvoleĝo modifita por rekoni la urduan kiel duan lingvon") la 7-an de marto 2022 en retejo de la gazeto Sakshi Post (angle)
  2. artikolo AP govt. issues orders recognising Urdu as the official language "la registaro de Andra-Pradeŝo eldonas direktigojn por rekoni la urduajn kiel (aldonan) oficialan lingvon" la 17-an de junio 2022 en retejo de la gazeto The Hans India (angle)
  3. Kunnombrita nombro de loĝantoj de la distriktoj de Andra-Pradeŝo sen Telangana laŭ la popolnombrado 2011 (Census of India 2011: Primary Census Abstract - Andhra Pradesh.)
  4. (en) Ramachandra Guha (2008). India After Gandhi: The History of the World's Largest Democracy. Harper Perennial. ISBN 978-0-3305-0554-3.
  5. (en) Andhra State Act, 1953 (PDF). Madras Legislative Assembly, la 14-an de septembro 1953. Alirite la1-an de decembro 2023.
  6. Madrasa Ŝtato post sendependeco: Post la sendependeco de la lando en 1947, la iama Madrasa prezidanteco estis integrita al la Unio de Barato kiel Madrasa provinco.  La provinco iĝis Madrasa ŝtato sekve de la adopto de la Konstitucio de Barato la 26-an de januaro 1950.  La ​​ŝtato estis disigita en 1953 kaj plue reorganizita en 1956.  La 14-an de januaro 1969, Madrasa Ŝtato estis renomita Tamilnado.
  7. artikolo Question mark over Andhra’s capital: How the ambitious plan to build Amaravati has hit a wall ("Demandosigno pri la ĉefurbo de Andhra: Kiel la ambicia plano konstrui Amaravati trafis muron") en aŭgusto 2019 en la gazeta retejo timesnownews.com (angle)

Vidu ankaŭ

redakti

Potti Sreeramulu

Eksteraj ligiloj

redakti