Gudivada

urbo de Andra-Pradeŝo en Barato

Gudivada (telugue గుడివాడ) estas urbego, ankaŭ municipo en orienta Barato, en la subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Kriŝna. La loknomo signifas en la telugua lingvo templourbo.

Gudivada
urbo en Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Barato
Subŝtato Andra-Pradeŝo
Poŝtkodo 521301
Demografio
Loĝantaro 118 167  (2011) [+]
Loĝdenso 9 327 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 26′ N, 80° 59′ O (mapo)16.4380.99Koordinatoj: 16° 26′ N, 80° 59′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 12,67 km² (1 267 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Gudivada (Andra-Pradeŝo)
Gudivada (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Gudivada
Gudivada (Barato)
Gudivada (Barato)
DEC
Situo de Gudivada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gudivada [+]
vdr
La municipa oficejo en Gudivada

Geografio

redakti

Gudivada situas sur la marborda ebenaĵo. Distrikta sidejo Maĉilipatnam troviĝas 32, Eluru 35, Vijayawada 36, Tenali 43, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 48, Guntur 59, Bhimavaram 60, Hajderabado 287, Mumbajo 910, Kolkato 1031, tutlanda ĉefurbo Delhio 1411 kilometrojn (aere) [1].

Demografio

redakti

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 118 167 loĝantoj sur areo de 12,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 327 loĝantoj/km². La legopovo estas 81,64%, signife pli alta ol la ŝtatmezumo.

 
Teatrejo en Gudivada

Historio

redakti

Gudivada ekzistis jam en la 3-a jarcento antaŭ Kristo kaj situis laŭ komerca vojo. La malnova loknomo estis Vidarbhapuri. La statuso pri municipo alvenis en 1937.

Ekonomio

redakti

Ekonomio pri Gudivada-ĉirkaŭaĵo baziĝas pri agrikulturoj (precipe rizoj). La urbego helpas tion per agrikulturaj maŝinoj. Krome ekzistas servoj, komercadoj, edukadoj.

Edukado

redakti

La instruaj lingvoj estas la angla kaj la telugua en Gudivada, kie diversaj altlernejoj funkcias.

Religioj

redakti

Preskaŭ 86% de la populacio estas hinduoj, proksimume 9% estas islamanoj, proksimume 4% estas kristanoj.

Klimato

redakti

Gudivada situas en savanoklimato (laŭ klimata klasifiko de Köppen Aw) kun influo de musono. La averaĝa temperaturo varias inter 24-33 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 1000 mm.

Trafiko

redakti

Rektaj fervojaj linioj alvenas el Vijayawada, Bhimavaram kaj Maĉilipatnam. 5 vojoj kuras al la urbego el ĉiuj direktoj. Ene aŭtorikiŝoj kaj taksioj helpas la trafikon. La urbego havas ankaŭ aŭtobusan stacidomon. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Amaravatio.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

Ŝakisto Humpy Koneru naskiĝis en Gudivada.

Fontoj

redakti
  • WikiTrans