Bhimavaram
Bhimavaram (telugue భీమవరం) estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, kie ĝi estas sidejo de distrikto Okcidenta Godavari. La loknomo laŭlitere signifas: "la donaco de Bhima".
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/22/Bhimavaram_Banner.jpg/775px-Bhimavaram_Banner.jpg)
Bhimavaram | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo en Barato urbeto ![]() | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Subŝtato | ![]() | ||
Poŝtkodo | 534201 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 142 184 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 5 439 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 32′ N, 81° 32′ O (mapo)16.533381.5333Koordinatoj: 16° 32′ N, 81° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 7 m [+] | ||
Areo | 26,14 km² (2 614 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/CoastalCityCentre-Bhimavaram.png/220px-CoastalCityCentre-Bhimavaram.png)
Geografio
redaktiBhimavaram etendiĝas sur la marborda ebenaĵo en alteco de 7 metrojn de la marnivelo. Bengala Golfo troviĝas proksimume 20, Tadepalligudem 30, Eluru 49, Maĉilipatnam 59, Gudivada 60, Vijayawada 94, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 106, Mumbajo 961, Kolkato 980, tutlanda ĉefurbo Delhio 1415 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
redaktiLaŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 142 184 loĝantoj sur areo de 26,14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 439 loĝantoj/km². La legopovo estas 83,41 %, signife pli alta ol la ŝtatmezumo (73%).
Historio
redaktiLaŭ legendo templo estis konstruita inter 890–918 (post Kristo), same ankaŭ la urbo, kiu estis origine nomita "Bhimapuram". La loknomo iom post iom ŝanĝiĝis al "Bhimavaram". La areo apartenis al la ĉola dinastio, ili estis plej ofte vicreĝoj. Jam depost fino de brita dominado la tria-grada municipo estis formita en 1948, levita al dua-grada municipo en 1963, levita al unua-grada municipo en 1967, speciala municipo en 1980, elektita municipo en 2011, urba municipo en 2019.
Ekonomio
redaktiBhimavaram estas komerca centro pri rizoj. La loĝantaro produktas nutraĵojn aŭ funkciigas rizmuelejojn.
Lingvoj
redaktiLa telugua estas oficiala lingvo en Bhimavaram, sed oni instruas ankaŭ angle.
Edukado
redaktiBhimavaram estas la regiona centro por alteduko, kiu okazas en pluraj institucioj.
Religioj
redaktiEn Bhimavaram vivas hinduoj (preskaŭ 91%), muslimoj (5%) kaj kristanoj (4%). La urbego estas grava pilgrima loko.
Klimato
redaktiJare pluvas po 992 mm. La temperaturo varias averaĝe inter 23-33 °C.
Trafiko
redaktiEn Bhimavaram renkontiĝas 3 fervojaj linioj kaj 5 vojoj. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima flughaveno troviĝas en Raĝamahendravaram ĉirkaŭ 80 km-ojn for.
Vidindaĵoj
redakti-
Konstruaĵo
-
Templo
-
Vojkruciĝo