Tadepalligudem
Tadepalligudem (telugue తాడేపల్లిగూడెం) estas urbego en orienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Okcidenta Godavari.
Tadepalligudem | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 534101 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 104 032 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 5 023 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 49′ N, 81° 32′ O (mapo)16.8181.527Koordinatoj: 16° 49′ N, 81° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 34 m [+] | ||
Areo | 20,71 km² (2 071 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tadepalligudem [+] | |||
Geografio
redaktiTadepalligudem etendiĝas sur la marborda ebenaĵo en alteco de 34 metrojn de la marnivelo. Distrikta ĉefurbo Bhimavaram troviĝas 30, Raĝamahendravaram 34, Eluru 45, Gudivada 71, Kakinada 78, Maĉilipatnam 82, Vijayawada 98, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 112, Mumbajo 952, Kolkato 960, tutlanda ĉefurbo Delhio 1387 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
redaktiLaŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 104 032 loĝantoj sur areo de 20,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 023 loĝantoj/km². Kun la aglomeraĵo en 2011 estis 135 032. La legopovo estas 83,10 %, signife pli alta ol la landaveraĝo (73%).
Historio
redaktiLa municipo estis formita en 1958.
Lingvoj
redaktiLa telugua estas oficiala lingvo en Tadepalligudem.
Religioj
redaktiEn Tadepalligudem vivas hinduoj (preskaŭ 94%), muslimoj (4%) kaj kristanoj (2%).
Edukado
redaktiTadepalligudem havas universitaton kaj plurajn instituciojn.
Klimato
redaktiJare pluvas po 992 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 23-33 °C.
Trafiko
redaktiTadepalligudem havas trairan fervojan linion kaj 2 trairajn ĉefvojojn. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima flughaveno troviĝas en Raĝamahendravaram.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans