Nandjal

urbo de Andra-Pradeŝo en Barato

Nandjal, laŭ telugua lingvo నంద్యాల estas municipa urbego, ankaŭ katolika diocezo kaj distrikta ĉefurbo de la samnoma distrikto Nandjal en subŝtato Andra-Pradeŝo, en suda Barato.

Nandjal
urbo en Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Barato
Subŝtato Andra-Pradeŝo
Poŝtkodo 518501
Demografio
Loĝantaro 200 516  (2011) [+]
Loĝdenso 4 181 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 29′ N, 78° 29′ O (mapo)15.4878.48Koordinatoj: 15° 29′ N, 78° 29′ O (mapo) [+]
Alto 203 m [+]
Areo 47,96 km² (4 796 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Nandjal (Andra-Pradeŝo)
Nandjal (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Nandjal
Nandjal (Barato)
Nandjal (Barato)
DEC
Situo de Nandjal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nandyal [+]
vdr
Templo en Nandjal

Geografio

redakti

Nandjal situas en alteco 203 metrojn super la marnivelo. Kurnul troviĝas 62, Proddatur 81, Kadapa (urbo) 120, Tadipatri 125, Amaravatio 131, Nellore 199, Guntur 231, Mumbajo 715, Kolkato 1305, tutlanda ĉefurbo Delhio 1469 kilometrojn (aere) [1].

 
Katolika katedralo de Nandjal

Demografio

redakti

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 200 516 loĝantoj sur areo de 4 796 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 42 loĝantoj/km².

Historio

redakti

La municipo estis establita en 1899 dum dominado de britoj. Tiam la ĉirkaŭaĵo kaj la urbo estis unuigitaj. En 1947 ĉesis la brita regado.

Ekonomio

redakti

La areo ĉirkaŭanta Nandjal estas plejparte agrikultura. La urbego mem estas grava centro de industrio kaj agrikulturo. Oni minadas marmorojn. Ekzistas multaj rizmuelejoj kaj oleo- kaj kotonfabrikoj, krome oni produktas laktojn, sukojn, sukerojn.

En Nandjaj ne ekzistas altlerneja edukado.

Lingvoj

redakti

La oficiala lingvo kaj plejparte uzata lingvo de Nandjal estas la telugua lingvo.

Religioj

redakti

La ĉefa religio de Nandjal estas la hinduismo kun 64%, estas islamo kun (32.5%) kaj kristanismo (3%). Nandjal estas katolika diocezo.

Klimato

redakti

Nandjal troviĝas en savana klimato (BSh). Jare pluvas averaĝe po 789 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-35 gradoj.

Trafiko

redakti

Al Nandjal kuras 3 fervojaj linioj kaj vojoj (almenaŭ 5) el ĉiuj direktoj. Enurbe funkcias ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima flughaveno funkcias en Kurnul.

Vidindaĵoj

redakti
  • preĝejoj
  • en la ĉirkaŭaĵo naŭ sanktaj temploj

Fontoj

redakti
  • WikiTrans