Proddatur
Proddatur (telugue ప్రొద్దుటూరు) estas urbego, ankaŭ municipo en sudorienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en la distrikto Kadapa.
Proddatur | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato ![]() | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Subŝtato | ![]() | ||
Poŝtkodo | 516360 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 163 970 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 8 731 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 44′ N, 78° 33′ O (mapo)14.7378.55Koordinatoj: 14° 44′ N, 78° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 158 m [+] | ||
Areo | 18,78 km² (1 878 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Demografio
redaktiLaŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 163 970 loĝantoj sur areo de 18,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 731 loĝantoj/km². Kun la aglomeraĵo en 2011 estis 217 895. La legopovo estas 78%, signife pli alta, ol la tutlanda averaĝo.
Geografio
redaktiProddatur etendiĝas laŭ rivero sur mildaj montetoj en alteco de 158 metrojn de la marnivelo. Distrikta ĉefurbo Kadapa (urbo) troviĝas 45, Tadipatri 85, Dharmavaram 97, Anantapuramu 103, Nellore 156, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 168, Hajderabado 291, Mumbajo 769, Kolkato 1351, tutlanda ĉefurbo Delhio 1550 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiProddatur-municipo estis formita en 1915 kaj ĝi estis levita al speciala municipo en 1998.
Ekonomio
redaktiEkonomio de Proddatur konsistas ĉefe el kotonaj komercadoj, libroproduktadoj kaj financaj servoj.
Edukado
redaktiEn Proddatur pluraj institutoj kaj veterinara kolegio funkcias.
Lingvoj
redaktiLa telugua estas la oficiala lingvo, pro la institutoj ankaŭ la angla lingvo estas instruita.
Klimato
redaktiProddatur troviĝas en duonarida klimato laŭ Klimata klasifiko de Köppen BSh. Jare pluvas averaĝe pli ol 700 mm. La averaĝa temperaturo varias inter 23-35 °C.
Trafiko
redaktiProddatur-on tuŝas la tutlanda fervoja reto, la linio trairas la riveron. 5 vojoj atingas la urbegon, el ili 2 tra riverpontoj. Senhaltaj busservoj estas disponeblaj al Kadapa kaj Tirupati.