Kadiri
Kadiri (telugue కదిరి) estas urbego, municipo en suda Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Sri Sathya Sai.
Kadiri | |||
---|---|---|---|
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 515591 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 89 429 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 456 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 6′ N, 78° 10′ O (mapo)14.10878.161Koordinatoj: 14° 6′ N, 78° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 504 m [+] | ||
Areo | 25,88 km² (2 588 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kadiri [+] | |||
Demografio redakti
Laŭ la censo en 2011 Kadiri havis populacion de 110 512[1], laŭ alia fonto nur 89 429. La legopovo estas preskaŭ 71%.
Geografio redakti
Kadiri etendiĝas en montaro en alteco de 504 metrojn de la marnivelo. Distrikta sidejo Puttaparthi troviĝas 44, Dharmavaram (Sri Sathya Sai) 59, Tadipatri 65, Madanapalle 73, Hindupur 79, Kadapa (urbo) 81, Proddatur 82, Ĉitradurga 191, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 364, Mumbajo 785, Kolkato 1428, tutlanda ĉefurbo Delhio 1617 kilometrojn (aere) [2].
Historio redakti
Dum dominado de britoj la areo apartenis administre al Kadapa, depost 1910 al Anantapuramu. Kadiri akiris municipan (3-agradan) rajton en 1964, 2-agradan en 1999. La distrikto Sri Sathya Sai estis formita en 2022.
Ekonomio redakti
Ĉe Kadiri la agrikulturo estas malriĉa pro la nesufiĉa pluvokanto kaj manko de riveroj. Eĉ problemas la trinkakvo. Oni ekspluatas la subteran akvon, sed baldaŭ la subtera akvonivelo malaltiĝis. La urbego estas konata pro ĝiaj jasmenoj kaj safranaj floroj, ili estas vendataj en la subŝtato. Aliaj kultivaĵoj estas tabakoj, kotonoj, arakidoj, sunfloroj, mustardoj kaj sukerkanoj.
Edukado redakti
En Kadiri agrikultura instituto funkcias. La instrua lingvo estas la telugua, pli malofte la urdua.
Lingvoj redakti
La telugua estas la oficiala kaj vaste parolata lingvo.
Religio redakti
Preskaŭ 54% de la populacio estas hinduoj, proksimume 44% estas islamanoj.
Klimato redakti
Kadiri situas en semi-arida klimato kun influo de musonoj. La meza jara pluvo estas ĉirkaŭ 600 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 34 °C.
Trafiko redakti
Kadiri situas laŭ fervoja linio inter Dharmavaram-Ĉittur konstruita en 1891. Al a urbego 5 vojoj kuras. La plej proksima flughaveno estas ĉe Puttaparthi.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans