Dharmavaram (Sri Sathya Sai)


Dharmavaram (telugue ధర్మవరం) estas urbego, municipo en suda Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Sri Sathya Sai.

Dharmavaram
City in India
Administrado
Poŝtkodo 515671
Demografio
Loĝantaro 121 874  (2011) [+]
Loĝdenso 3 009 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 25′ N, 77° 43′ O (mapo)14.414277.715Koordinatoj: 14° 25′ N, 77° 43′ O (mapo) [+]
Alto 345 m [+]
Areo 40,5 km² (4 050 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Dharmavaram (Andra-Pradeŝo)
Dharmavaram (Andra-Pradeŝo)
DEC
Dharmavaram
Dharmavaram
Situo de Dharmavaram
Dharmavaram (Barato)
Dharmavaram (Barato)
DEC
Dharmavaram
Dharmavaram
Situo de Dharmavaram

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dharmavaram, Anantapur district [+]
vdr
Stacidomo de Dharmavaram

Demografio redakti

Laŭ la censo en 2011 Dharmavaram havis populacion de 121 874. La legopovo estas 71%, iomete pli malalta ol la landaveraĝo de 73%.

Geografio redakti

Dharmavaram etendiĝas sur montetaro en alteco de 345 metrojn de la marnivelo. Tadipatri troviĝas 17, distrikta sidejo Puttaparthi 30, Anantapuramu 66, Hindupur 71, Guntakal 91, Proddatur 97, Ballari 117, Kadapa (urbo) 120, Ĉitradurga 144, Nellore (kun la orienta marbordo) 241, Hajderabado 337, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 378, Mumbajo 726, Kolkato 1442, tutlanda ĉefurbo Delhio 1581 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La 3-agrada municipo estis formita en 1964, la distrikto en 2022.

Ekonomio redakti

Dharmavaram estas centro por puraj silkaj sarioj kaj estas nomita kiel silkurbo de Andra-Pradeŝo. La ekonomio de la urbo dependas de la teksindustrio. Kamparanoj dependas de la pluvo pro manko de akvoresursoj. Grava kultivaĵo en tiu areo estas muelaj nuksoj kaj kotonoj.

Edukado redakti

En Dharmavaram mankas iu ajn altlernejo. La instruaj lingvoj estas la angla, telugua kaj urdua.

Lingvoj redakti

La telugua estas la oficiala kaj vaste parolata lingvo.

Religio redakti

Preskaŭ 86% de la populacio estas hinduoj, proksimume 14% estas islamanoj.

Klimato redakti

Dharmavaram situas en semi-arida klimato kun influo de musono. La meza jara pluvo estas inter 500-600 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 34 °C.

Trafiko redakti

Al Dharmavaram kuras 3 fervojaj linioj, 4 ĉefvojoj kaj kelkaj lokaj vojoj. La plej proksima internacia flughaveno estas ĉe Bengaluro.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans