Ongole (telugue ఒంగోలు) estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, kie ĝi estas sidejo de la distrikto Prakasam. Ongole-brutaro (indiĝena raso de bovoj) derivis sian nomon de Ongole (vidu la foton!).

Ongole
city of India
Administrado
Poŝtkodo 523001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 204 746  (2011) [+]
Loĝdenso 1 546 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 30′ N, 80° 3′ O (mapo)15.580.05Koordinatoj: 15° 30′ N, 80° 3′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 132,45 km² (13 245 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ongole (Andra-Pradeŝo)
Ongole (Andra-Pradeŝo)
DEC
Ongole
Ongole
Situo de Ongole
Ongole (Barato)
Ongole (Barato)
DEC
Ongole
Ongole
Situo de Ongole

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ongole [+]
vdr
Panoramo en Ongole

Geografio redakti

Ongole etendiĝas sur la marborda ebenaĵo en alteco de 10 metrojn de la marnivelo kaj 15 kilometrojn de la Bengala Golfo. Ĉilakaluripet troviĝas 67, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 118, Nellore 122, Vijayawada 130, Maĉilipatnam 138, Nandjal 170, Proddatur 182, Kurnul 211, Mumbajo 859, Kolkato 1175, tutlanda ĉefurbo Delhio 1489 kilometrojn (aere) [1].

 
Komunuma halo en Ongole

Demografio redakti

Laŭ la censo en 2011 Ongole havis populacion de 208 344. La legopovo estas 83,04 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo.

Historio redakti

La historio de Ongole originas de 230 antaŭ Kristo. Ekde tiam diversaj dinastioj regis. La municipo estis deklarita en 1876 dum erao de britoj, la distrikto Ongole en 1970, sed estis renomita kiel Prakasam-distrikto post 2 jaroj. En 1946 fervoja akcidento okazis proksime de Ongole: la persona rapidtrajno koliziis kun vartrajno. 36 homoj mortis kaj 81 estis vunditaj.

Ekonomio redakti

La agrikulturo estas la primara industrio de Ongole. Ĝi estas grava centro por la tabaka komerco en Andra-Pradeŝo. Komence oni minada granitojn.

Lingvoj redakti

La telugua estas la oficiala lingvo en Ongole. La alia instrua lingvo estas la angla.

Edukado redakti

En pluraj institutoj kaj kolegioj okazas la plej altnivela edukado en Ongole.

Klimato redakti

La temperaturo en Ongole varias averaĝe inter 24-34 °C. Jare pluvas po 1009 mm. Inter julio-oktobro pli ofte pluvas, en februaro apenaŭ pluvas.

Trafiko redakti

Ongole havas trairantan fervojan linion kaj 5 vojoj kuras al la urbego. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo.

Vidindaĵoj redakti