Ĉilakaluripet
Ĉilakaluripet (telugue చిలకలూరిపేట) estas urbego, municipo en orienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Palnadu, kie Ĉilakaluripet estas la administra sidejo.
Ĉilakaluripet | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 522616 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 398 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 5 593 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 5′ N, 80° 10′ O (mapo)16.08916944444480.167219444444Koordinatoj: 16° 5′ N, 80° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 25 m [+] | ||
Areo | 18,13 km² (1 813 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Demografio
redaktiLaŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 101 398 loĝantoj sur areo de 18,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 593 loĝantoj/km². La legopovo estas 72%, kiu estas sub la landaveraĝo 73%.
Geografio
redaktiĈilakaluripet etendiĝas laŭ la marborda ebenaĵo en alteco de 25 metrojn de la marnivelo. Narasaraopet troviĝas 20, Guntur 38, Tenali 53, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 56, Ongole 67, Vijayawada 70, Gudivada 96, Hajderabado 229, Mumbajo 842, Kolkato 1122, tutlanda ĉefurbo Delhio 1427 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiLa oficiala dum dominado de britoj estis Chikpet. Ĉilakaluripet akiris municipan rajton en 1964 kun triagrada statuso, en 1980 kun triagrada statuso, en 2001 kun unuagrada statuso. Nova distrikto estis establita en 2022 kun la sidejo Ĉilakaluripet.
Ekonomio
redaktiEn Ĉilakaluripet funkcias muelejoj pri tritikoj, kotonoj kaj oleaj grenoj. Menciindaj la aŭtoripajejoj.
Edukado kaj lingvoj
redaktiEn Ĉilakaluripet pluraj kolegioj funkcias. Menciindas la prestiĝa anglalingva mezlernejo. La instruaj lingvoj estas la angla kaj telugua.
Religio
redaktiPreskaŭ 73% de la populacio estas hinduoj, proksimume 24% estas islamanoj.
Trafiko
redaktiAl Ĉilakaluripet kuras 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj, en la urbo aŭtobusa stacidomo funkcias. La plej proksima fervoja stacidomo troviĝas en Narasaraopet.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
Fontoj
redakti- WikiTrans